La 21-an de novembro, 2002, la Scienc-teknika
Ministerio de Chinio kaj la China Akademio de Sciencoj deklaris
en Shanhajo, ke chinaj sciencistoj plenumis la taskon precize mezuri
la kromosomon n-ro 4 kaj per tio efektivigis 10% de la internacia
plano pri riza genaro. Nun la donitajhoj akiritaj de la preciza
mezurado jam transdonighis al la banko de la internaciaj publikaj
donitajhoj. Tio signifas, ke la fruktoj akiritaj de la chinaj sciencistoj
povas esti utiligataj de la tuta mondo.
Respondeculo
de la specialista grupo pri la mezurado de la China Akademio de
Sciencoj informis, ke la mezurado de la kromosomo n-ro 4 komencighis
aprile de 2001, kaj krom tio oni mezuris ankau la kromosomon n-ro
4 de alispeca rizo kaj raportis la komunecon kaj diferencon de la
du specoj de rizo en la gena konsisto, ordo kaj vico de desoksiribonukleata
acido, malkovris la rilaton inter ili. Tiuj donitajhoj faris bonan
ekzemplon por kompari iliajn genojn en la estonteco.
En
la 12 kromosomoj de rizo estas genetikaj informoj koncernantaj bonkvalitighon,
altan produktadon, kapablon rezisti kontrau malsanoj kaj fiinsektoj,
trosekeco kaj inundo kaj falo. Per aparta metodo chinaj sciencistoj
faris precizan mezuradon de la tuta vico de la kromosomo n-ro 4
de la du rizospecoj kun malgranda ekarto kaj atingis la normon internacie
rekonatan en mezurado de la genaro.
La
25-an de novembro "Naturo", internacie autoritata angla
revuo, publikigis la precizan skizon faritan de chinaj sciencistoj
pri la kromosomo n-ro 4. La revuo alte taksis la laboron de chinaj
sciencistoj kaj tiun de japanaj sciencistoj en mezurado de la riza
kromosomo n-ro 1, dirante, ke ili estas afero kun mejloshtona signifo
post skizado de la riza genaro.
Antau
tio 12 departementoj de Pekino kaj Hangzhou kunlaboris kaj faris
skizon de la riza genaro oktobre de 2001. Tio estas la plej granda
genaro mezurita post ordo-skizo de la homa genaro kaj ankau la plej
granda genaro de plantoj. Chinaj sciencistoj konigis la tavolon
de la genaro de rizo, per kiu duono de la monda loghantaro vivtenas
sin. Dank' al tio produktado de altprodukta, bonkvalita kaj aroma
rizo kapabla rezisti kontrau fiinsektoj kaj malsanoj kaj ech produktado
de rizo kun gusto de lakto kaj ovo farighis eblaj kaj oni povas
fari tion sur la genaro anstatau hibridigon generacio post generacio,
tial la laboro farighis multe pli simpla.
La
analizo de la genoj enhavataj de la kromosomo n-ro 4 malkovris 4658
genojn kaj oni jam konis ilian precizan pozicion sur la kromosomo.
Per tio oni metis bazon por daure ekspertizi la kapablojn de tiuj
genoj, esplori la stabilecon kaj reproduktighon de la kromosomo
kaj produkti transformeblan kromosomon de rizo kaj vegetajho.
La
ordo-analizo de la riz-kromosomo n-ro 4 malkovris multe da genetikaj
informoj kaj kapablaj genoj kaj metis solidan bazon por kulturi
bonkvalitan rizon en la estonteco. Krom tio la supre menciita mezurado
utilas ankau por koni la genetikajn sekretojn de tritiko, maizo
kaj aliaj grenplantoj.
Rilata
artikolo:
La
preciza ordo-skizo de rizgeno sukcese plenumita en Chinio
|