Oni
informis, ke 28-an de februaro, 2002, la suba parto de la modela
linio de la unua china magnet-suspensia fervojo finkonstruighis
en Shanhajo. Ghia unutraka linio estos transdonita al uzado eble
en la komenco de la venonta jaro kaj ghia dutraka linio en la fino
de la venonta jaro.
La
modela linio estas komerca linio servanta al la urba trafiko kaj
turismo. Lau projekto la trajnoj kuros sur ghi 505 km chiuhore,
sed efektive nur 43 km. Por konstruado de tiu fervojo 31.17 km longa
la totala investo estas 8.9 miliardoj da juanoj.
Lau
projekto, kiam la dutraka linio ekfunkcios, chiujare ghi povos transporti
40 milionojn da homfojoj, t.e. duoble kiom la pasagher-transporta
kvanto de Hongqiao- kaj Pudong-flughavenoj de Shanhajo kune.
Kuros
en Chinio magnet-suspensia trajno
|