Unua-pagho >> Scienco kaj eduko >> Scienco kaj tekniko

 

 

 


Surterighis la kosmoshipo Shenzhou-2

    Je 19:22 de la 16-a de januaro (pekina tempo: UTC + 8 horoj) la kosmoshipo Shenzhou-2 precize surterighis post plenumo de la tasko de kosmonautiko kaj teknika eksperimento. Tio markis, ke Chinio plene sukcesis en la dua eksperimento de homoporta kosmonautiko.

    La kosmoshipo Shenzhou-2 estis lanchita matene de la 10-a de januaro. En la difinita orbito ghi flugis 108 fojojn chirkau la terglobo en 7 tagoj.