|  
                   En 
              la mondo estas diversaj asocioj, el kiuj la Internacia Asocio de 
              Shtatestraj Kuiristoj estas aparte atentinda. Ghi estas la plej 
              alta organizajho de kulinara arto. Ghi donas la plej altan premion 
              al siaj membroj -- la Oran Medalon CCC. Ghis hodiau en la mondo 
              nur tri homoj ricevis ghin. Ili estas kuiristo de eksprezidanto 
              de Francio, kuiristo de 5 usonaj prezidantoj kaj Yang Guanyi, eminenta 
              kuiristo de haliotoj en Hongkong, Chinio. La de Yang preparita halioto 
              estas multe shatata de shtatestroj de diversaj landoj kaj allogis 
              multege da richaj frandemaj turistoj. 
            Infaneco 
              en milita tumulto 
                La 
              Hongkong-anoj rigardas Yang Guanyi kiel sian fieron. Fakte Yang 
              estas fiero ne nur de Hongkong, sed ankau de chiuj elmigrintaj chinoj. 
              Tiu eminenta china kuiristo havis mizeran infanecon kaj liaj travivajhoj 
              vidigis la diligentecon kaj saghecon de la china nacio. 
                Yang 
              naskighis en 1932 en Zhongshan-gubernio, loko richa je fishoj kaj 
              rizo en suda Chinio. Tiam en la tuta Chinio regis milita kaoso kaj 
              plie liaj gepatroj eksedzighis. Li kaj liaj du fratinoj vivis en 
              orfejo. Malfeliche estis, ke liaj du fratinoj tie mortis unu post 
              alia. 
                La 
              morto de la fratinoj estis peza bato al li. Li, dekkelkjara knabo, 
              kun 50 juanoj donita de lia avino, iris al Hongkong kaj eklaboris 
              kiel purigisto kaj servisto en restoracio kaj fine mem funkciis 
              kiel direktoro. Dank' al siaj diligenteco, honesteco kaj sagho li 
              akiris laudon kaj admiron de la kuirista rondo de Hongkong. 
             Valoraj 
              haliotoj 
                En 
              la 70-aj jaroj prosperis en Hongkong la manghajha industrio. Tiam 
              en Hongkong estis proksimume 8 mil restoracioj grandaj kaj malgrandaj. 
              Yang kaj liaj amikoj kune funkciigis restoracion. Komence la restoracio, 
              kiu servis chefe per maraj produktajhoj, funkciis glate, sed post 
              kelkaj jaroj la entreprenado farighis pli kaj pli malfacila. Pluraj 
              akciuloj retiris sian kapitalon kaj la restoracio falis en depresion. 
              Tiam Yang, direktoro de la restoracio, persone laboris kiel kuiristo, 
              kio estis malofta en la tiama Hongkong kaj multe kuraghigis la dungitojn. 
                Efektive, 
              jam en la unua tago, kiam aperis depresio de la restoracia entreprenado, 
              Yang atente observis kaj analizis aliajn restoraciojn de la loko 
              por trovi la vojon liberigi sin el la malfacilo. Post plurjara observado 
              li trovis, ke restoracio destinita por servi al richaj klientoj 
              estas prospera. Ghiaj pladoj el haliotoj, holoturioj kaj sharkaj 
              naghiloj estas rafinite preparitaj kaj ankau ilia prezo estas alta, 
              tamen multe da klientoj vizitas ghin. Ghia sukceso edifis lin, ke 
              li decidis prove fari multekostajn pladojn el haliotoj. 
                Tiam 
              iuj asertis, ke Yang ne sukcesos en tio, char por prepari bongustan 
              pladon el halioto oni bezonas du tagojn, kaj plie la laboro estas 
              delikata kaj laciga. Haliotoj estas valoraj, kaj se la de Yang preparita 
              plado el halioto estas malpli bongusta ol tiu en la fama restoracio, 
              do Yang suferos de pli granda deficito. 
                Yang 
              tamen kredis, ke la homo eltenema estas pli forta ol dio. Li achetis 
              haliotojn valorajn je pli ol cent miloj da juanoj kaj faris sisteman 
              studon kaj preparadon. Post kelkjara penado, en la komenco de la 
              80-aj jaroj li finfine sukcesis en preparo de bongustaj pladoj el 
              halioto. El seka halioto de Japanio kaj per tradiciaj kuiriloj, 
              kia argila poto kun bragho, li preparis bongustan pladon. En la 
              preparado li rezervis la esencon de maljunaj kokinoj kaj ripajhoj 
              kaj faris renovigon en uzado de fajro. Iom post iom liaj pladoj 
              el haliotoj superis aliajn kaj li mem ekghuis grandan famon inter 
              la Hongkong-aj entreprenistoj de restoracioj. 
             Li 
              estas fama ankau ekster Hongkong  
                Surbaze 
              de siaj atingoj Yang daure rafinis sian kuirarton kaj disvolvis 
              sian sperton akumulitan en la pasintaj 30 jaroj. Lia kuirarto jam 
              atingis altan nivelon. Li prezentis sian arton prepari pladojn en 
              ceramika poto antau la klientoj, kio mirigis la kuiristan rondon 
              de Hongkong. 
                Maje 
              de 1985 rekomendita de la kulinaraj majstroj de Hongkong, li veturis 
              al Pekino kaj prezentis sian arton en la Popola Halo. Lia prezentado 
              mirigis chiujn apudestantajn kuiristojn kaj de tiam la frandajhoj 
              preparitaj de li famighis tra la tuta Chinio. 
                En 
              la sekvanta jaro invitite de la Hotelo por Shtataj Gastoj Diaoyutai 
              li refoje veturis al Pekino, instruis sian arton al la tieaj kuiristoj 
              kaj persone preparis pladojn por chinaj gvidantoj. En tiu jaro la 
              magnato de shipoj de Hongkong Bao Yugang regalis Deng Xiaoping en 
              la hotelo. Kiam ili manghis pladon el haliotoj, Deng kun emocio 
              diris, ke tiel bongusta plado estas manghebla nur post ekpraktikado 
              de la politiko de reformado kaj pordmalfermo. Kaj la kuiristo, kiu 
              preparis la pladon, lernis la kuirarton ghuste de Yang Guanyi. 
                De 
              tiam Yang farighis granda famulo. Richaj komercistoj, grandaj frandemuloj, 
              eksterlandaj turistoj kaj gravaj politikistoj kaj altrangaj oficistoj 
              unu post alia vizitis lian restoracion, kaj li prezentis sian arton 
              en multaj lokoj de Chinio kaj aliaj landoj kaj plurfoje ricevis 
              grandan premion. 
             
              Rilata artikolo:  Pladoj 
                el haliotoj 
                 
             
           |