LERTA
ISLAMANO
La fondinto de Donglaishun estis islamano,
kiu nomighis Ding Deshan. Helpante sian patron transporti teron
al la Imperiestra Palaco en la juneco, li ofte preterpasis Dong'an-foirejon,
kiu iam estis chevalejo de oficistoj de la palaco kaj poste prosperighis.
Ding Deshan rigardis ghin bona loko. En 1903, post la morto de sia
patro, li starigis manghajhbudon kun benko kaj chareto kaj vendis
fagopirajn spagetojn kaj maizajhojn. Poste li invitis majstron fari
tirspagetojn, kiuj altiris klientojn el diversaj lokoj. Post tri
jaroj li vendis ankau en la templaj foiroj de Pekino.
Dong'an-foirejon
gvidis eunuko Wei Yan, kiu tre shatis liajn tirspagetojn. Ding Deshan
afable servis al li kaj trovis lian shaton. La eunuko estis richa,
sed sen infano. La lerta Ding Deshan farighis lia nominala filo.
En
1912 Donglaishun jam grandighis, sed katastrofa milito en Pekino
ruinigis lian budon. Post la granda atako Ding Deshan restarigis
en 1914 la restoracion Donglaishun, kiu vendis chefe brogitan shafajhon.
PROSPERIGhO
Laudire la brogita shafajho aperis en Yuan-dinastio
(1271-1368). Tiam kontinuis milito, mankis manghajho al militistoj,
kaj la kuiristoj de Kublajo, imperiestro de Yuan-dinastio, elpensis
dum milito la metodon kontrau frosto kaj malsato. Ili brogis tranchitajn
shafajh-pecojn en bolanta akvo kaj manghis ilin kun spicajhoj. La
manghmaniero ricevis laudon de Kublajo kaj estis disvastigita en
la armeo. Post kelkaj dinastioj la brogita shafajho havis apartan
guston.
Ding
Deshan elpensis administran metodon rilate brogitan shafajhon. Post
kelkaj jaroj lia Donglaishun farighis fama restoracio, kiu altiris
ne nur ordinarajn popolanojn, sed ankau altrangajn shtatoficistojn
kaj nobelojn. La prospero de la restoracio estis nedisigebla de
lia teorio pri mastrumado. Li opiniis, ke la bona gusto kaj fresheco
de shafajho dependas de elekto kaj prilaboro de shafo kaj abundo
da spicajhoj.
Tiam
pro granda konsumo de shafajho li devis acheti grandan nombron da
shafidoj. Li nutris shafidojn ghis ilia grasigho kaj poste buchis
ilin. Li invitis majstron lertan en tranchado de unu-kilograma shafajho
en 160 pecojn, kiujn oni metis en grandan porcelanan teleron kun
blua desegno, kies vejno videblas tra la shafajh-pecoj. La majstro
instruis dischiplojn kaj heredigis la arton. La trancharto de la
majstro prezentis ankau alian pejzaghon. La spicajho por brogita
shafajho konsistas el bonaj misoo, glicirizo, cinamo, kando kaj
porea sauco. Malproksime oni jam flaras la bonodoron.
La
posteuloj de Donglaishun ne nur heredis la tradicion, sed ankau
kreis harmonian unuighon de odoro, koloro, formo kaj ujo. Nun Donglaishun
havas 98 branchojn en Chinio kaj ghia marko estis registrita en
pli ol 50 landoj. La restoracio altiris ankau famulojn el aliaj
landoj. S-ro Herry Kissinger, iama shtata sekretario de Usono, kun
sia edzino manghis brogitan shafajhon en la restoracio kaj laudis
la manghajhon kiel belan sunfloron.
Rilata
artikolo:
La
nutrovaloro de shafajho
|