Oni
diras, ke bela manghujo taugas por bongusta manghajho, nutroricha
manghajho taugas pli ol kuracilo. La shafajho povas varmigi korpon,
pliigi energion, multigi sangon kaj veki apetiton, kio estis notita
ankau Medicinaj Materialoj, fama china kuraca libro de Ming-dinastio
(1368-1644). Vintre maljunuloj timas malvarmon, kaj la varma kaj
tonika shafajho utilas al homa korpo pro la naturo de shafo kontrau
frosto. La shafoj produktighas en regionoj de frosta altebenajho,
chefe de Altebenajho de Interna Mongolio, kie la temperaturo diferencas
en tago kaj nokto. Kaj tie trovighas multe da grasaj gresejoj. Pro
migrado la pashtistoj en la gresejoj havas fortan korpon, kiu rilatas
al manghado de shafajho kontrau frosto.
Suda
Chinio situas en subtropika zono. La basenoj de Yangzi-rivero kaj
Perlo-rivero havas abundan pluvokvanton kaj grandan humidecon en
4 sezonoj. Reumatismo, nukavertebra malsano kaj malsano de centra
nervo ofte atakas homojn, tial ankau sudanoj manghas shafajhon por
forpeligi humidecon, varmigi stomakon kaj rezisti froston.
Shafajho
havas richan proteinon kaj vitaminojn. Che 47¡ãC la
graso de shafajho fandighas, sed kun korpa temperaturo de 37¡ãC
oni ne dikighas, manghinte ech shafajhon. Shafajho estas delikata
kaj utilas al digesto kaj rezisto kontrau malsano. Oni ofte diras:
"Ofte manghu shafajhon, se vi volas longigi vian vivon.
Revenu
|