|  Han Xizai estis suspektata je ribelo kontrau la monarko. Li estis 
              superrigardata. Pentristo Gu Hongzhong ja estis spiono de la monarko. 
              Li estis eminenta pentristo kaj havis altan rangon en la kortego. 
              Li estis bona amiko de Han Xizai kaj ofte partoprenis en lia nokta 
              bankedo.
     La 
              monarko Li Yu estis eminenta en literaturo kaj pentrarto, sed stulta 
              en politiko. Li senchese tributis al la malamika lando por almozi 
              kvietan vivon, sed samtempe li suspektis eminentajn korteganojn. 
              La abdiko de Han Xizai pliigis lian suspekton.      Foje 
              li informighis, ke korteganoj kolektighos en la hejmo de Han. Li 
              terurighis pro suspekto: Chu ili komplotos por ribelo? Li sendis 
              sian fidelan korteganon Gu Hongzhong enketi pri la afero. Li ordonis 
              al li pentri la scenon de la bankedo.      
              Gu trovis, ke en la hejmo de Han kolektighis ne nur reputaciaj korteganoj, 
              sed ankau famaj prostituitinoj kaj aktoroj. Forlasinte la bankedon, 
              Gu faris la pentrajhon "Nokta Bankedo de Han Xizai". Li 
              Yu malvolvis la pentrajhon kaj trovis, ke Han Xizai dronis en orgojlo, 
              kaj malstrechis sian singardemon. Sed rigardante pli detale, li 
              trovis, ke la mieno de Han montris lian mornon kaj senpovecon, ke 
              li kashis sian ambicion en orgojlo. Li do dekretis ekzili lin el 
              la chefurbo.      
              Tiam Han Xizai aghis 57 jarojn kaj fartis malbone. Konsiderante, 
              ke li ne povos elteni la lacon de transloghigho, li petis malpezigi 
              la punon. La manarko konsentis, ke li restu en la chefurbo, kondiche, 
              ke li ne plu renkontighu kun siaj amikoj. Poste Han grave malsanighis 
              kaj mortis.  
              Kiu 
                estis Han Xizai? Kvin 
                scenoj de la nokta bankedo
 La 
                pentrajho poste...
   |