Rakonto pri la pentrajho "Nokta Bankedo de Han Xizai"

Kvin scenoj de la nokta bankedo

de WA NA

     La chinstila rulpentrajho "Nokta Bankedo de Han Xizai" konsistas el 5 partoj apartigitaj per ornamaj ekranoj ofte uzataj en chambroj en la antikveco. La pentristo esprimis chefe la mornon, maltrankvilon kaj kontraudiran animstaton de Han Xizai malgrau gaja amuzado.

    La unua parto estas Muzikoludo: Komencighas la nokta bankedo, kaj servistinoj bruligas rughajn kandelojn. La tabloj estas plenaj de abundo da pladoj, vintasoj kaj fruktoj. Han Xizai kaj la gastoj estas auskultantaj bivoludon de muzikistino. Junulo en rugha vesto sin klinas antauen absorbite de la muziko. Post ekrano virino sin apogas al la ekrano kaj montras rideton.

    La dua parto - Kantado kaj Dancado: Estas kulmino de la bankedo. Dancistinoj en bluaj roboj dancas en akompano de tambura taktado. Han Xizai malzorge frapetas rughan tambureton. La aliaj estas absorbitaj de la prezentado. Monahho montras ghenighon hezitante inter rigardo kaj nerigardo.

    La tria parto - Ripozo: Baldau estos noktomezo. Han Xizai ripozas sidante inter kvar aktorinoj. Servistino tenas pelvon por lia manlavo. Aliaj du servistinoj estas preparantaj muzikilojn, aldonas kaj shanghas teon kaj vinon.

    La kvara parto - Muzikoludo: Han Xizai portas blankan jakon kaj sidas sur segho. Li svingetas ventumilon kaj la mieno montras kaj facilecon kaj zorgon. Kvin muzikistoj en vico ludas muzikilojn. Viro staras apud la ekrano kaj flustras kun virino post la ekrano.

    La kvina parto - Finigho de Bankedo: Estas profunda nokto. Finighas muzikoludo, sed la gastoj ankorau ne volas foriri kaj flustras kun aktorinoj brakumante ilin. Han Xizai denove surmetas sur sin flavan jakon, tenas tamburfrapilon kaj staras meze por okulsekvi la forirantajn gastojn.

Kiu estis Han Xizai?
Pri la pentrajho
La pentrajho poste...