Progreso
de la ekonomio de Chinio startigis kaj akcelis la chinan kulturan
industrion. Galerio estas grava konsistiga parto de la tuta kultura
industrio. La galerio de Chinio nun trovighas en evoluado kaj la
entreprenantoj estas sporadaj, kaj estas malfacile kalkuli la sumon
de ilia negoco. Sed estas raporto, ke en Shandong-provinco oni pagis
miliardon da juanoj por acheti pentrajhojn en chiu jaro. La galerio
de Chinio estas viglecplena industrio kreskanta kaj levighanta.
Akomodighi
al la internacia entreprenado
En
la lastaj jaroj disvolvigho de galerio de Pekino, Shanhajo kaj aliaj
lokoj kun relative evoluinta ekonomio iom post iom suriris la trakon
de la internacia kutimo. Galerio, la unuagrada merkato de artajhoj,
iom post iom disvolvis sian rolon. Ghia funkciado tago post tago
normalighis. Ghia kvalito estas kompare alta, tio montrighis ne
nur en tio, ke ghi havas siajn fiksan klientaron, sed ankau en tio,
ke ghi povas akurate gvidi la guston de la klientoj. Pere de chiutaga
aktivado ghi tenas la entreprenan celon.
En
Shanhajo trovighas 300 grandaj kaj malgrandaj galerioj. Sed entreprenado
de galerio en granda urbo ne estas facila. La personeco de la administranto
de galerio estas grava en granda urbo. Dingceng estas la plej fama
galerio en Shanhajo kaj ghia mastro estas Wu Liang, fama arta komentariisto
de Chinio. Li opinias, ke la funkciado de lia galerio estas pli
bona ol de li taksita.
Sed
galerioj en Pekino trovighas en vigla entreprenado. En la regiono
Ritan oriente de Pekino, estas grupo da galerioj, kaj apud ili estas
centra komerca distrikto kun sufichaj informoj kaj kapitaloj. Kaj
iliaj klientoj estas achetpovaj kaj achetemaj homoj de la distrikto.
La
galerio de Pekino nun jam havas kompare maturajn profesiajn karakterizajhojn,
kiuj enkorpighis en la sumo de la kapitalo, areo de la galerio kaj
kvalito de la entreprenantoj. Multaj galerioj estis investitaj je
pli ol 10 milionoj da juanoj kaj la mastroj ne intencis gajni monon
en 3-5 jaroj.
La
plej elstara karakterizajho de la verkoj venditaj de galerioj en
grandaj urboj estas modernigho de garnado de pentrajhoj. Tiuj galerioj
preskau tute rifuzis la tradician manieron de garnado de pentrajhoj,
sed alprenis europan manieron por esprimi tradiciajn temojn. Tio
konformas al la vivmedio de la nuntempuloj.
Karakterizaj
trajtoj de la galerio de mezaj kaj malgrandaj urboj
En
regionoj kun ekonomio ne tiel prospera, la bezono de artaj verkoj
de galerio havas lokajn trajtojn. En malgranda gubernio Dingxi en
la okcidento de Chinio estas dekoj da galerioj, sed Dingxi estas
fama malricha gubernio en Chinio. Tamen la lokanoj tre shatas acheti
pentrajhojn, kvankam ili ech ne havas televidilon. En tiu gubernio
kaligrafajhoj estas pli preferataj ol pentrajhoj, kaj peco kun pli
da ideogramoj estas pli preferata ol tiu kun nemultaj ideogramoj.
Parto de la familioj chiujare renovigas kaligrafajhon au pentrajhon
en sia domo.
La
mez- kaj malgrandaj urboj ne estas avantaghaj en situo, kaj la mastroj
de la galerioj devas alpreni efikajn metodojn por vastigi la sferon
de sia entreprenado. Galerioj en malproksimaj lokoj utiligas interreton.
En la interreto oni povas trovi pli ol 100 galeriojn. Kaj chiuj
galerioj eksponas siajn varojn en la fikcia eksponejo. Memkosto
de negoco per interreto estas malalta, sed interkonsento pli multa,
kaj tiu metodo estas aplikata de pli kaj pli multaj galerioj. Origineco
estas granda problemo por interreta negoco. Pro tio multaj galerioj
faris garantion de la origineco de verkoj kaj starigis reachetan
sistemon por la venditaj verkoj. Tio gajnis fidon de la achetantoj.
Kvankam interreta vendo evitis falsajhojn, tamen ghia profito estas
malgranda, kaj parto de pentristoj plendis, ke tia maniero damaghas
ilian enspezon kaj ilian famon.
Kompletigho
kaj normaligho de la merkato de kaligrafajhoj kaj pentrajhoj en
Shandong-provinco
Shandong
estas provinco, kie arta merkato kreskis pli frue. Tie estas tradicio
de shato de kaligrafio kaj pentrarto kaj aperis nemalmultaj modernaj
kaj nuntempaj kaligrafoj kaj pentristoj. Rapida kresko de la ekonomio
en la provinco vigligis la artan merkaton. Krome en la provinco
estas tradicio de kolektado de kaligrafajhoj kaj pentrajhoj kaj
la kutimo reciproki kolektajhojn. Pro tio galerioj de Shandong superis
alilokajn galeriojn kaj en nombro kaj en kvalito. Multaj urboj en
Shandong havas 200 galeriojn.
La
mastroj de la galerioj de Shandong plej shatas trovi novajn pentristojn
kaj chiamaniere disfamigi ilin.
Influo
de biena industrio sur la merkato de kaligrafajhoj kaj pentrajhoj
En
Pekino estas multaj bienkompanioj inkluzive de "Moderna Urbo",
"Ghardeno Jindian", "Centro Yuanyang" kaj "Hua
Run", kiuj entreprenas en diversaj manieroj. Sed unu el la
metodoj de ilia entreprenado estas sama, nome multe esperi de la
merkato de artajhoj kaj sin famigi en la publiko per arta aktivado.
Galerioj en iliaj konstruajhoj farighis privata salono de la posedantoj.
La
Moderna Urbo havas Modernan Galerion projektitan de grupo da modernaj
artistoj kun Ai Weiwei kiel la chefa. En iliaj verkoj estas scena
projekto responda al la medio kaj ankau instala projekto strikte
koncernanta la loghantojn. La arta gusto en tiu loko allogis multajn
fremdlandajn galeriojn. La Galerio de Aziaj Arkitektoj elspiras
modernan arton. La verko estis montrata en la Duajara Ekspozicio
de Venecio. En la Moderna Urbo estas pluraj tre famaj privataj galerioj.
Chiuj grandaj eksponadoj estis energie propagandataj de la amaskomunikiloj.
El tio profitis ne nur artistoj kaj galerioj, sed ankau, ech pli,
la Moderna Urbo.
Ghardeno
Jindian fondis galerion Hodiau. La galerio aranghis kune kun la
pentrarta gazeto "Rongbaozhai" ekspozicion de chinstilaj
pentrajhoj pri pejzaghoj de Chinio. Por la ekspozicio oni eldonis
grandformatan albumon kaj kolekton de disertacioj.
La
bienkompanio Centro Yuanyang konstruis Artocentron Yuanyang samtempe
kun la konstruado de domoj. Kunlabore kun la projektantoj kapablaj
por internacia ekspozicio, la kompanio okazigas modernan artan aktivadon
interesantan gejunulojn.
Ankau
la bienkompanio Hua Run kunlaboris kun la galerio Hanmo kaj fondis
chenbutikojn de la galerio.
Vere
estas sagha ideo kunligi galerion kun luksa domo. Sendube ornami
luksan apartamenton per presitaj pentrajhoj ne donas bonan efekton.
Problemoj
kaj espero
En
la proceso de kreskado la galerio de Chinio frontas multajn problemojn:
falsajhoj multe damaghis la ordon de la entreprenado de la merkato
de kaligrafajhoj kaj pentrajhoj kaj shokis la achetantojn, malhonoris
la verkintojn kaj peze batis la kreskantan merkaton. Honesteco kaj
kvalito de la entreprenantoj estas nepre necesaj por la merkato.
Malfacile
vendebla pentrajho ne estas bona pentrajho, kaj bona pentrajho devas
elteni ekzamenon de la merkato. En la 80-aj kaj 90-aj jaroj de la
lasta jarcento, chinaj pentristoj elturnighis el abomeno al la merkato
kaj iniciate sin adaptis al la merkato. Plejparto de la pentristoj
ghuste lokalizis sin pere de galerioj, char la galerioj estas spertaj
en diskonigado de pentristoj kaj manovrado de merkato kaj havas
kapitalon por subteni tion. La galerioj ludos pli kaj pli gravan
rolon en la estonta merkato de kaligrafajhoj kaj pentrajhoj.
Arta
galerio en Pekino
|