En
Han-dinastio (206 a. K. - 220 p. K.) disvolvighis la linia konturado
de la china figuro-pentrarto. Pentristoj prezentis la trajtojn de
la figuroj per dikaj kaj maldikaj linioj miksitaj kaj formis malsamajn
stilojn. Samtempe ili aplikis troigon, frotadon kaj aliajn pentrartojn
kaj per tio metis bazon por la posta delikatlinia kaj forttona figuro-pentrado
de Chinio. La silka pentrajho de la Okcidenta Han-dinastio (206
a. K. - 25 p. K.) elterigita en Hunan-provinco en la 70-aj jaroj
de la pasinta jarcento estas konturita per delikataj nigraj linioj
kaj brilaj densaj koloroj.
Revenu
|