Figuro-pentrajhoj de Chinio

de WANG XIUQIN
Drakorajdo
(Silka pentrajho en tombo de Chu-regno
en la periodo
de Militantaj Regnoj)

    Chinaj figuro-pentrajhoj, speco de la china pikturo, aperis pli frue ol tiuj pri pejzaghoj, floroj kaj birdoj. Ili temas ghenerale pri taoismaj kaj budhismaj aferoj, pri belulinoj kaj aliaj personoj, pri ghenroj, historiaj rakontoj, ktp. Ilia pentrarto estas delikatlinia kaj liberstila. La delikatlinia estas subtila, dum la liberstila -- simpla, chefe por montri la spiriton kaj mienon de homoj.

    En la china figuro-pentrado oni kreas figurojn chefe per linioj kaj turnas grandan atenton sur prezentadon de figuroj plastikaj kun vigla mieno kaj prezentas la homajn karakterojn en medio, etoso, homa aspekto kaj movigho. La silka pentrajho "Drakorajdo", elterigita el tombo de Chu-regno de la periodo de Militantaj Regnoj (475-221 a. K.) estas unu el la plej fruaj figuro-pentrajhoj de Chinio. Ghi aludas la chieliron kaj metempsikozon de mortinto. La chefa figuro sur la pentrajho estas vivoplena profilo de la tombomastro. Konturita per nigraj linioj kaj kolorigita forte kaj troige, ghi tre vivece konigas la rakonton, dum la aliaj objektoj estas blanke desegnitaj simple kaj flue.

En Han-dinastio
En la dinastioj Wei, Jin kaj Sudaj kaj Nordaj Dinastioj
En Tang-dinastio
En la Kvin Dinastioj
En Song-dinastio
En Yuan-dinastio
En Ming-dinastio
En Qing-dinastio
En la nuna tempo