Figuro-pentrajhoj de Chinio

En la dinastioj Wei, Jin kaj Sudaj kaj Nordaj Dinastioj

Diino de Luo-rivero
de GU KAIZHI (346-407)
de la Orienta Jin-dinastio

    En la dinastioj Wei, Jin, Sudaj kaj Nordaj Dinastioj (220-589) furoris pentrajhoj pri budhistaj figuroj kaj portretoj. Tiam la figuro-pentristoj surbaze de la tradicia china pikturo asimilis fremdlandajn pikturojn, kunfandis la chinan kaj alilandajn pentrartojn kaj kreis novan stilon anstatauigi tuchadon kaj liniadon per kolorigado. Tiam iuj profesiaj pentristoj, kia Cao Buxing, plej frue ellernis la pikturon de la okcidentaj budhismaj pentrajhoj kaj povis pentri grandajn homfigurojn sur silkajho 50 futojn longa. Sur liaj pentrajhoj la proporcio de la homaj kapo, korpo kaj kvar membroj estas ghusta, linioj krudaj kaj etoso forta. Li donis grandan atenton al la movigho, pozo kaj spirito de homfiguroj, neglektante la bagatelojn.

Fu Xi kaj Nuwa
(Prapatroj de la homoj lau mito de Chinio)
Pentrajho de la Okcidenta Wei-regno

    Gu Kaizhi, eminenta figuro-pentristo de la Orienta Jin-dinastio (317-420), elmetis la tezon "prezenti spiriton per mieno", kiu multe influis la disvolvighon de la tradiciaj pentrajhoj de Chinio. Nun vidighas kopioj de liaj chefverkoj "Virinaj heroeco kaj virto" kaj "Diino de Luo-rivero". La unua kun subtilaj strekoj brikrughaj kaj okretaj similaj al tiuj de Han-dinastio precize prezentas la statuson kaj karakterizajhojn de nobelaj virinoj. La lasta temas pri "Diino de Luo-rivero", fama literatura verko de poeto Cao Zhi (192-232). Literatura historio rakontas, ke virino Zhen, shatata de Cao Zhi, estis edzinigita al lia pliagha frato Cao Pi. Shi mortis nelonge post sia edzinigho. Cao Zhi verkis "Diino de Luo-rivero" por montri sian amon kaj sopiron al shi. La pentrajho konigas, kiel Cao Zhi renkontighis kun diino Luo che la rivero Luo. Sur la pentrajho la diino hezitema, tenera kaj korinklina al Cao estas tre simpatia. La pentrajho portas chefe malakitan, bluan kaj cinabran kolorojn. Ghiaj strekoj estas striktaj kaj delikataj, kiel raupoj sekrecias silkon. Ghi estas tipa delikatlinia figuro-pentrajho. La figuroj pentritaj de Lu Tanwei de la Sudaj Dinastioj (420-479) estas elegantaj kun linioj fortaj kaj kontinuaj. Oni nomis liajn pentrajhojn unuspiraj. La verkoj de Zhang Sengyao, alia pentristo samtempa kiel Lu, karakterizighas aliguste. Zhang donis grandan atenton al kolorigo kaj reliefigo. Sur liaj pentrajhoj la figuroj ne estas marasmaj, sed grasetaj.

 

Revenu