Figuro-pentrajhoj de Chinio

En Tang-dinastio

    La china figuro-pentrado maturighis en Tang-dinastio (618-907). Tiam la pentrarto atingis altan nivelon. La pentrajhoj pri belulinoj okupis gravan lokon en la tradiciaj figuro-pentrajhoj de Chinio. Ili asimilis utilajn elementojn el la antauaj pentrajhoj kaj influis la postajn pentristojn. La linioj de la figuro-pentrajhoj de Tang-dinastio estis pli rafinitaj, variaj en dikeco kaj harmoniaj en tono. En tiu periodo aperis famaj figuro-pentristoj Yan Liben, Wu Daozi, Zhang Xuan, Zhou Fang, Han Huang k.a., kiuj postlasis multajn valorajn pentrajhojn. "Imperiestroj de Diversaj Dinastioj" pentrita de Yan Liben, kun fortaj strekoj, versimile prezentas figurojn de 13 imperiestroj. La pentristo prezentis la karakterojn de la imperiestroj per iliaj vestoj, objektoj kaj diversaj pozoj, kaj plie li donis grandan atenton al iliaj vizaghaj trajtoj por montri iliajn talenton, kvaliton kaj karieron, tiel ke li konigis la socian vivon en pli granda sfero. La pentrajho "Respektoplene Vizitigi Junan Shakjamunion al la Chiela Dio" estis farita de Wu Daozi per simplaj, fortaj kaj flekseblaj linioj. "Prilaboro de Silkajhoj" kaj "Ekskurso de Damo de Guo-regno" estis pentritaj de Zhang Xuan per fortaj strekoj kaj densaj koloroj. Sur ili la homoj estas charme grasetaj. "Senghenaj Belulinoj en Ripozo" estis pentrita de Zhou Fang per subtilaj rughaj linioj, ie kun purpura kaj ie kun cinabra koloroj. Sur la pentrajho diafane videblas la brakoj de la belulinoj vestitaj per maldika gazo. "Intelektuloj sub Pino" estis pentrita de Han Huang per elegantaj linioj kun forteco kaj zigzagoj. Sur la pentrajho la vestoj kun faldoj aspekte mildaj, sed fakte firmaj, elspiras fortan vivetoson.

Imperiestro
de YAN LIBEN (?-673)
Senghenaj Virinoj en Ripozo
de ZHOU FANG
Intelektuloj sub Pino
de HAN HUANG (723-787)

deTang-dinastio

de Tang-dinastio
de Tang-dinatio

 

Revenu