|
Ghuo
de
muziko
|
de ZHAO
JI
(Song-dinastio)
|
Surbaze
de la brilaj sukcesoj en Tang-dinastio iom post iom formighis du
skoloj de figuro-pentrajhoj en Song-dinastio (960-1279), t.e. tiu
de dikliniaj kaj tiu de maldikliniaj. (Poste la dikliniaj disvolvighis
en tuchpentrajhojn.) La chefaj pentristoj estis Li Gonglin de la
Norda Song-dinastio (960-1127) kaj Liang Kai de la Suda Song-dinastio
(1127-1279). Per vigla kaj varia lini-desegnado Li Gonglin prezentis
homfigurojn sen uzi kolorilon, tial la linia desegnado farighis
sendependa speco en la chinaj figuro-pentrajhoj. Liang Kai estis
lerta en versh-tuchado. Per dikaj linioj, densa kaj maldensa tuchado
li tre rapide kaj vivece prezentis homfigurojn. La de li simple
pentrita "Li Bai en Improvizado de Versoj" montras la
karakterojn kaj senghenan sintenon de la granda poeto de Tang-dinastio
Li Bai.
|
Ekskurso
de Damo
de Guo-regno
|
(Kopio
de Song-dinastio lau la originalo
de Zhang Xuan de Tang-dinastio)
|
Tiam
disvolvighis ankau pentrajhoj pri ghenroj kaj historiaj rakontoj.
"Sceno apud Rivero en la Festo de Klaro kaj Brilo" farita
de Zhang Zeduan en la Norda Song-dinastio estis unu el la elstaraj
ghenropentrajhoj de tiu periodo. Ghi montras la prosperan Bianliang
(nun Kaifeng), la chefurbon de la Norda Song-dinastio, ambauflanke
de la rivero Bianhe. En la pentrajho viglas oficistoj, kamparanoj,
metiistoj, komercistoj, budhistoj, taoistoj, auguristoj kaj kuracistoj.
La viroj kaj virinoj, junaj kaj maljunaj, chiuj havas apartan aspekton.
Vidighas ankau loghejoj de shtatoficistoj, drinkejoj, te-trinkejoj,
chevaloj, boatoj kaj charoj. La pentrajho atestas la artan talenton
de la pentristo en arta skizado kaj lian zorgeman observadon de
la chirkauaj aferoj. Ghi liveris valorajn historiajn materialojn
al la posteuloj por studi la urbajn vivon, metion, komercon, trafikon,
ghenrojn, vestojn kaj konstruajhojn en Song-dinastio.
Revenu
|