Figuro-pentrajhoj de Chinio

En Yuan-dinastio

    En Yuan-dinastio (1206-1368) aperis multaj freskoj en la temploj, kia la fama fresko en Yongle-templo de Shanxi-provinco. En la fresko estas 280 homoj, inter kiuj la chefa figuro estas majesta kaj serioza, belulinoj mildaj kaj ghentilaj chiu kun aparta mieno. Ili au meditas, au interparolas, au auskultas, au rakontas. La fresko estas harmonia, subtila kaj grandioza, kun fortaj kaj senghenaj strekoj.

    Zhao Mengfu, grava pentristo tiutempa, proponis shanghi la stilon de pentrado pri palaca vivo. Li insistis, ke pentrajhoj devas porti antikvajn karakterizajhojn, kaj proponis fari kaligrafajhojn sur ili, imitante la pikturon de la Kvin Dinastioj kaj la Norda Song-dinastio. Li alte taksis la trajtojn de pentrmaniero, sed ne la artan koncepton de pentrajhoj mem. La de li faritaj pentrajhoj forte elspiras lian personan temperamenton kaj stilon.

 

Revenu