Figuro-pentrajhoj de Chinio

En Ming-dinastio

Li Duanduan (meze)
de TANG YIN
(Ming-dinastio)
    En Ming-dinastio (1368-1644), malgrau la forta restaura tendenco en la pikturo, la pentristoj faris figuro-pentrajhojn en malsamaj manieroj, sekve la tiamaj pentrajhoj pri ghenroj kaj historiaj rakontoj kaj portretoj havis siajn apartajn trajtojn. La famaj figuro-pentristoj Tang Yin, Qiu Ying, Zeng Jing, Chen Hongshou k.a. postlasis multajn valorajn verkojn. La pentrajhoj de Tang Yin estas fortliniaj, belkoloraj kaj senghenaj. La pentrajhoj de Qiu Ying, precipe tiuj pri belulinoj, estas precizaj en projektado, fortaj en resumado, distingighaj per nigra-blanka skizado kaj alikolora desegnado, tamen al ili mankas grandioza etoso, kaj plie la homfiguroj estas tro delikataj kaj subtilaj. Zeng Jing estis lerta en farado de portretoj. En portretado li unue frotis paperon plurfoje per tuchpeniko kaj poste kolorigis pentrajhon por doni pli da reliefo, dank' al kio li kreis novan vojon al la chinstilaj portretoj. Chen Hongshou estis vigla en imago kaj majstra en koncizigo kaj troigo de la internaj trajtoj de la naturaj objektoj. La de li faritaj pentrajhoj en gusto de antikveco kaj dekoracio elspiras klaran personan karakteron.

 

Revenu