|
Virinoj
en amuzigho (parto)
de
YU ZHIDING
|
(Qing-dinastio)
|
En
Qing-dinastio (1644-1911) oni emis imiti antikvulojn en pentrado
de homfiguroj, sed en la imperiestra piktura instituto oni aplikis
la chinan kaj okcidentan pentrartojn en kombino. Jiao Bingzhen,
Leng Mei, Lang Shining k.a. pentris en la okcidenta maniero, kaj
formighis nova skolo de pentrado. La homfiguroj en la pentrajho
"Plugado kaj Teksado" de Jiao Bingzhen estis faritaj per
la okcidenta pentrarto. Char la porantikvaj personoj ne shatis tiun
skolon, tial kun la forpaso de la protektanta imperiestro malaperis
ankau tiu skolo. En la lastaj jaroj de Qing-dinastio Ren Yi de Shanhajo
sin liberigis de la rutino, strebis al nova pikturo kaj nova arta
stilo surbaze de siaj impresoj kaj scioj pri la vivo. Li kaj liaj
kamaradoj formis la shanhajan skolon. En farado de portretoj li
asimilis artajn kvintesencojn de la popolaj portretistoj kaj aliaj
pikturaj skoloj, aplikis diversajn pentrmanierojn por elstarigi
la karakterojn de la pentristaj homfiguroj, tiel ke la shanhaja
skolo levis la arton de portretado al nova nivelo.
Revenu
|