Figuro-pentrajhoj de Chinio

En la nuna tempo

Fugho (parto)
de JIANG ZHAOHE
(Nuntempe)
Pashtado
de WU BONIAN
(Nuntempe)
    La modernaj chinaj figuro-pentristoj heredis la eminentan tradicion de la china pikturo, asimilis la okcidentan pentrarton kaj rimarkinde disvolvis ghin en desegnado kaj kolorigado. Aperis multaj figuro-pentristoj kombinantaj la chinan pentrarton kun la okcidenta, kiaj Xu Beihong kaj Jiang Zhaohe. "Malsagha Avo Translokas Monton" de Xu Beihong estas horizontala rulpentrajho. La homfiguroj en ghi estas imponaj kaj ambauflanke de ili etendighas vastaj pejzaghoj. Per linioj dikaj kaj maldikaj, antauaj kaj malantauaj, la pentristo plene prezentis la belon de la homa staturo kaj la homan volon venki la naturon. "Fugho", verko de Jiang Zhaohe kreita en la periodo de la Kontrajapana Rezistmilito, estis farita per peniko kaj china inko. Delikatesprima kaj profundpensa, ghi estas malofte videbla en la moderna china piktura historio. Li enkondukis la okcidentan skizon en la chinan pentrarton kaj bone faris la homajn vizaghojn per ombrolumo. Kaj la chefa esprimmaniero estas linioj. Tiel Jiang atingis novajn sukcesojn en la kampo de la china figuro-pentrado.

 

Revenu