La
nunaj chinaj pentristoj heredis, disvolvis la eminentan tradicion
de la pasintaj chinaj pentristoj de floroj kaj birdoj kaj kreis
novajn pentrajhojn pri floroj kaj birdoj kun moderna spirito. Kaj
aperis nombro da elstaraj majstroj, kiaj Qi Baishi, Chen Banding,
Pan Tianshou, Gao Jianfu, Wang Xuetao,
Li Kuchan k.a. Inter ili Qi Baishi ghuas la plej grandan reputacion
en la mondo.La de li pentritaj
salikokoj, lotusfloroj, peonioj kaj visterioj ne aspektas kiel la
realaj, sed donas sentan efekton al rigardantoj per siaj koloroj.
La melonoj, fruktoj kaj legomoj en liaj pentrajhoj donas estetikan
ghuon per lakona, simpla kaj lerta tuchado kaj originala komponado.
Pan Tianshou heredis la eminentan tradicion de majstroj Shi Tao,
Zhu Da kaj Wu Changshuo de Qing-dinastio, emfazis originalecon kaj
prezentadon de la penso de autoro kaj forto, kaj atingis altan nivelon
en pentrado de floroj kaj birdoj. Li prezentis imponecon kaj firmecon
per kruta rokmuro, shtonego, kurioza pino au vulturo kaj montris
vivforton per rugha lotusfloro, floreto, herbeto au saltonta rano.
La nunaj
floraj kaj birdaj pentrajhoj de Chinio progresis en esploro pri
temoj, teknikoj kaj esprimmanieroj.
Pri
pentristo Zhou Zhilin
Revenu
|