Lau la
historio de la china pikturo, pejzaghoj aperis en pentrajhoj de
frua periodo kiel fono de homa aktivado. En la nomita dinastio la
pikturo pri pejzaghoj farighis memstara. En tiu periodo ghi aperis
chefe en densaj bluo kaj verdo kun konturaj strekoj, stile pompa
kaj richa je dekoracia gusto. La plej frua pentrajho pri pejzaghoj
nun videbla estis "Printempa Ekskurso", farita de Zhan
Ziqian. Tiu verko kun natura pejzagho de montoj kaj rivero kiel
la chefa parto prezentas vastan montaron printempan apud ondetanta
akvo kaj sentigas kareson zefiran. La autoro strekis la konturojn
per maldikaj linioj kaj koloris or-verde. Li iniciatis la bluverdan
pikturon pri pejzaghoj de Chinio, tial la verko estas rigardata
kiel "la unua rul-pentrajho pri pejzaghoj de Chinio".
Sed sur ghi montoj vicighas paralele kaj la arboj similas al etenditaj
brakoj kaj fingroj. En tio oni facile rimarkas, ke la pentristo
ne trovis ghustan teknikon en la pentrado. Ghi spegulas la fizionomion
de tia pikturo en la unua etapo de ghia formigho.
Revenu
|