Chinaj pentrajhoj pri montoj kaj riveroj

de XI JIANG

"Altebenajho en Autuno" de SHILU (nuntempo)    La china pikturo pri pejzaghoj prezentas naturajn belajhojn de montoj kaj riveroj. Estas du skoloj en tiu arto, unu karakterizita per delikataj strekoj kaj la alia per libera strekado.
    La tradiciaj prezentaj rimedoj de la china pikturo pri pejzaghoj inkluzivas tuchon, mineralan bluverdon, or-verdon, senstrekan nuancadon, palkarmezinon kaj modernan aplikon de koloroj.
"Suda Chinio en Printempa Pluveto" de LI KERAN (nuntempo)    Per linioj dikaj kaj maldikaj, glataj kaj krudaj, klaraj kaj nebulaj au nuancado oni prezentas la figurojn. En komponado la pentristoj ne katenas sin al fiksa perspektivo, sed lau originala maniero nomata "plurfokusa perspektivo".
    Char la pikturo kaj kaligrafio de Chinio originis de sama fonto, en la china pikturo pri pejzaghoj la pentristoj aplikas kaligrafion, tiel ke la rigardantoj povas vidi proksime la kaligrafian lertecon kaj estas infektitaj de la tuchado, kaj vidas de malproksime la grandiozan pejzaghon kaj ghuas ghian charmon. En prezentado de malsama natura pejzagho oni devas ghuste bildigi specifan scenon de la difinita tempo, surpaperigi logheblan kaj rigardindan pitoreskejon inspirantan al poezio, richigi la pentrajhon kaj veki asocion de ideoj che la rigardantoj.
    La china pikturo pri pejzaghoj kun originala arta stilo kaj bona tradicio montras trajton de la orienta arto kaj ankau tiun de Chinio. Ghi estas memstara arto, malsama ol la alilandaj artoj.

En Sui-dinastio (581-618)
En Tang-dinastio (618-907)
En la periodo de la Kvin Dinastioj (907-960)
En Song-dinastio (960-1279)
En Yuan-dinastio (1206-1368)
En Ming-dinastio (1368-1644)
En Qing-dinastio (1644-1911)
Nuntempo