Chinaj pentrajhoj pri montoj kaj riveroj

En Tang-dinastio (618-907)

de XI JIANG

    En tiu periodo ekprosperis la pikturo pri pejzaghoj kaj aperis multaj pentristoj kun malsamaj stiloj. Al iliaj pentrajhoj aplikighis ne nur bluverda kolorado, sed ankau nuancado per tucho. La chefaj reprezentaj pentristoj estis Li Sixun kaj lia filo Li Zhaodao, kiuj majstris en pentrado pri pejzaghoj kun pavilonoj kaj haloj per densa kaj pompa kolorado kaj fortaj strekoj, kreis la teknikon prezenti vejnojn, suno- kaj ombro-flankan surfacon de montoj, akvon, arbojn kaj shtonojn chefe per duonseka peniko. Tiel farita pentrajho ore brila nomighis ore blu-verda pejzagho. Iliaj verkoj bone prezentas la socian fizionomion de Tang-dinastio kaj tiuepokan estetikan penson kaj formis pikturan skolon kun relative granda influo. Krome, aperis ankau nombro da literaturistoj-pentristoj, kiaj Wang Wei kaj Zhang Zao. Iliaj verkoj karakterizataj de nuancoricha tuchado formis alian skolon. Poste, la du skoloj travivis plurfojajn floradojn kaj malprosperighojn kaj farighis tradiciaj prezentaj formoj de la china pikturo pri pejzaghoj.

Revenu