En
tiu periodo kaj Song-dinastio (960-1279) aperis multaj profesiaj
pentristoj okupighantaj pri pejzagho-pikturo. Multaj verkoj diversstilaj,
resumado kaj traktado pri pentraj kriterioj kaj teknikoj formis
la unuan kulminon de pikturo pri pentrajhoj en ghia disvolvigho.
Jing Hao, Guan Tong kaj aliaj pentristoj vivantaj en la nordo dum
la Kvin Dinastioj prezentis, per nebulaj montegoj, la imponecon
de la naturo. Dong Yuan, Ju Ran kaj aliaj pentristoj aktivadaj en
la sudo formis alian stilon pentri ebenan perspektivon kun nebulaj
montoj, diafana kaj malhela nubaro per maldensa tuchado. Lau sia
observado al la naturo tiutempaj pentristoj kreis teknikon por prezenti
mont-rokojn, nome duonsekan tuchadon. Lau la aplikataj malsamaj
manieroj de duonseka tuchado oni povas distingi la stilojn de pentristoj.
Revenu
|