En
tiu periodo pli kaj pli maturighis la realisma stilo, kaj pentristoj
bildigis ne nur pejzaghojn, sed ankau diversajn facetojn de la socia
vivo, kiaj ekskurso, esplora vojagho, loghado en montaro, fishado,
kolektado de brulligno, terkulturado kaj lernado. Plirichighis ankau
la pentra formo. Song-dinastio estis la matura periodo de la realisma
stilo de la china pikturo pri pejzaghoj kaj ankau periodo de perfektigho
de ghiaj teorio kaj teknikoj. La pejzagho-pentrajhoj de la Norda
Song-dinastio (960-1127) prezentas grandajn montojn kaj vastajn
akvojn, majestajn, imponajn au en atmosfero de severaj sezonoj.
La gravaj pentristoj tiutempaj estis Li Cheng, Fan Kuan, Guo Xi,
Mi Fu kaj Wang Ximeng. Kaj la pejzagho-pentrajhoj de la Suda Song-dinastio
(1127-1279) prezentas
naturajn belajhojn kun verdaj montoj kaj klara akvo. La famaj pentristoj
tiutempaj estis Li Tang, Liu Songnian, Ma Yuan, Mai Gui, Zhao Boju
kaj Zhao Bosu. La nun videbla pentrajho "Vastega Lando"
de Wang Ximeng estas zorge komponita, delikate desegnita kaj brile
kolorigita. "Iri Kantante" de Ma Yuan estas forte tuchita,
kaj en komponado li ofte aranghis vidajhojn che anguloj kaj randoj.
La pejzagho-pentrajhoj de Zhao Boju estas brilkoloraj kaj teknike
rigoraj.
Revenu
|