En tiu
periodo la china pikturo pri pejzaghoj rimarkinde progresis. Tiamaj
famaj pentristoj estis Huang Gongwang, Wang Meng, Ni Zan, Wu Zhen
kaj aliaj. Pro la nacia subpremado kaj pesimismo de pentristoj,
iliaj pentrajhoj, ekz. "Fea Loghejo che la Pluva Roko"
de Huang Gongwang kaj "Ermita Loghejo" de Wang Meng,
temas chefe pri ermita vivo. Sed la verkoj de la supre menciitaj
famaj pentristoj pli emfazas priskribadon de subjektiva sento.
Ili kreis novan kriterion de ideo-esprima tuchado de simplaj kaj
graciaj figuroj. Ili aplikis kaligrafian teknikon de chinaj ideografiajhoj
en sia pentrado kaj envershis sian aspiron por esprimi sian senton
kaj laueble doni poeziecon al siaj verkoj. Tio perfektigis la
originalan estetikan sistemon de la china pikturo pri pejzaghoj,
kreis novan stilon por postaj pentristoj kaj formis alian kulminon
de la china pikturo pri pejzaghoj en ghia disvolvigho.

