En
tiu periodo kadukighis iom post iom la china pikturo pri pejzaghoj.
Kvankam en tiu periodo aperis multaj pentristoj kaj pentrajhoj,
tamen la autoroj tro imitis la antikvajn, malofte kreis novan
kaj donis malmulte da viveco al siaj verkoj. La pikturo pri pejzaghoj
tiuperiode inklinis al imitado de antikvaj pentrajhoj kaj sin
bazis sur la tradicio. La fama pentristo Dai Jin estis forte influita
de la pentra stilo de la Suda Song-dinastio. Pentristoj Shen Zhou,
Wen Zhengming, Tang Yin kaj Qiu Ying alte taksis la pentrajhojn
pri pejzaghoj de la Norda Song-dinastio kaj samtempe ellernis
bonan teknikon de famaj pentristoj de Yuan-dinastio. En la malfrua
periodo de Ming-dinastio disvolvighis la literaturista pikturo
pri pejzaghoj. La literaturistoj-pentristoj kun Dong Qichang kiel
sia reprezentanto emfazis guston de tuchado kaj formojn. Tio perdigis
vivecon al la china pikturo pri pejzaghoj.