En
tiu periodo pli prosperis la literaturista pikturo. La kvar Wang-oj
en la komenca periodo de Qing-dinastio, nome Wang Shimin, Wang Jian,
Wang Hui kaj Wang Yuanqi, nur imitis antikvajn pentristojn. Kvankam
ili rafinis sian tuchan teknikon, tamen al iliaj verkoj mankis vivetoso.
Tiel stagnis la china pikturo pri pejzaghoj. Malgrau tio, aliaj
pentristoj shatis skizon, kaj iliaj verkoj havis sian originalecon.
Triaj pentristoj, kia Shi Tao, elstara tiutempe, persistis en realisma
farado de pentrajhoj pri pejzaghoj. Liaj verkoj estis libere tuchitaj.
Chu grandaj chu malgrandaj, ili havis originalajn dispoziciojn kaj
tuch-manieron. Kaj la poemetoj sur liaj pentrajhoj estis tre humuraj.
|