Chinaj pentrajhoj pri montoj kaj riveroj

Nuntempo

de XI JIANG

"Monto kaj Akvo" de HE HAIXIA (nuntempo)    En la moderna epoko aperis pentristoj pri pejzaghoj kun certaj atingoj, kia Huang Binhong. Huang pledis por "lerni de antikvaj pentristoj kaj des pli lerni de la naturo". Liaj verkoj estis modestaj kaj belaj kaj havis klaran originalan stilon.
    La nuntempaj chinaj pentristoj pri pejzaghoj au bildigas la naturon per densa tuchado kaj kun largha brusto au esprimas sian fervoron por la vivo per malmulta tuchado kaj kun implicita sento. La pentristoj respektas la tradicion, sed ne "Jinggang-monto" de LU YANSHAO (nuntempo)sekvas la antikvan arton. Ili atentas krei novon, sed ne tro. Ekz., "Emei-monto en Autuno", "Sunsubiro che Ronghu-lago" kaj aliaj pentrajhoj de la fama pentristo Li Keran prezentas la belon de la naturo, tamen ne naturisme. Liaj verkoj estas dense tuchitaj. En plena spaco trovighas ankau vaka loko, en originaleco ankau tradicio. Liaj pentrajhoj, plenaj de dialektikaj kaj estetikaj pensoj, havas grandan influon sur la nuntempajn chinajn pentristojn.

Revenu