En 
            la urbo Anyang de Henan-provinco estas emerita laboristo Wang Yuseng. 
            Influate de la popola arto kaj la papertondajhoj kaj brodajhoj de 
            la patrino, en la agho de 6 jaroj li jam ekamis pentri kaj en la agho 
            de 10 jaroj li komencis fari papertondajhojn. 
             
                Foje 
              li legis en la antikva libro "La Historio", ke antau pli 
              ol 3000 jaroj suvereno Zhouchengwang de la Okcidenta Zhou-dinastio 
              tondis folion en formo de jada guj (jada skulptajho en simbolo de 
              rango) kaj donacis ghin al sia frato kiel signon de titolo de duko. 
              Tio multe inspiris Wang Yuseng, kiu rememoris sian tondadon de kanabaj 
              folioj en la knabeco. Li tondis kverkan folion en formo de drako 
              kaj enmetis ghin en libron. Sed poste la folio velkis kaj dispecighis. 
              Li chagrenighis kaj komencis kolekti foliojn de diversaj arboj por 
              koni iliajn dikecon, kvaliton, vejnojn kaj flekseblecon. Finfine 
              li trovis metodon por speciala traktado de folioj. 
               
                 Foliotondado 
              estas tute malsama al papertondado, char la unua postulas tondadon 
              konforman al la vejno de la folio kaj ghia materialo, ke ghia beleco 
              devas kunfandighi kun la arta beleco. Wang Yuseng saghe utiligis 
              la formon kaj la vejnojn de la folio kaj tre atentas ghian koloron. 
              Li trovis, ke la natura koloro de folioj estas malfacile anstatauigebla 
              per homa farbado, kaj la koloro de folioj de sama speco estas nuanca 
              en malsamaj sezonoj. Parto de la folioj estas helbruna kaj malhelbruna, 
              simile al la solida kaj tenera tero. Parto de la folioj estas nigre 
              verda, simile al tiukolora veluro luksa kaj fajna. Sed pli granda 
              parto de la folioj havas flavan koloron, similan al tiu de antikvaj 
              kuprajhoj.  
               
                Dum 
              sia foliotondado Wang Yuseng tre atentas asimili nutrajhojn de aliaj 
              artospecoj, saghe enmiksas la metodon de lignogravuro, ksilogravuro 
              kaj surbrika gravuro de Han-dinastio antau 2000 jaroj. Li majstre 
              manovras la kolorojn nigran, blankan kaj grizan kaj punktojn, liniojn 
              kaj spacojn. Li prenas foliojn de paulovnio, kverko, vinberujo k.a. 
              kiel materialojn por sia verko. Liaj verkoj estas alte taksataj 
              de beletra rondo kaj lia arto estas nomata "unu el la magiaj 
              popolaj artoj de Chinio". 
               
              
               
             |