La
tolaj objektoj chi tie estas faritaj el restajhoj de tajlado. Iliaj
formoj estas ebenaj, kubaj kaj duon-kubaj.
Saketoj,
broditaj globoj, monujoj, pendajhoj kaj aliaj tolaj objektoj ofte
servas kiel fianchinigha atesto kaj estas donacitaj de knabino al
shia juna amato. La aliaj estas vestoj, chiutagaj bezonajhoj kaj
ludiloj faritaj de la patrino por shiaj infanoj, el kiuj la tigroformaj
objektoj estas ofte vidataj, kiaj tigroformaj kapkuseno, chapo kaj
shuoj. Per tiuj objektoj la patrino volas ornami la infanon tigre
brava. El la tolaj objektoj estas ankau kapkusenoj fish-forma, ran-forma
kaj testud-forma. Ili aludas longan vivon kaj ankau servas kiel
interesa ludilo de infanoj. La infanoj ofte endormighas kun tola
kapkuseno en la sino. Krom tio estas ankau fishformaj shuoj, zonoj
kaj butonoj.
Tolaj
kokoj kaj simioj havas apartan funkcion. Ie en Chinio koko estas
rigardata kiel viro-kulto. En vilaghoj de Shaanxi estas tia moro,
ke knabino novedzinighas kun virkoko en la sino kaj poste oni anstatauigas
la virkokon per tola koko. En chinaj vilaghoj estas ankau la moro,
ke virino faras paron da simioj (vira kaj ina) el tolo kaj donacas
ilin al sia novedzinighonta bofratino, kiu tenas ilin en sekreto.
Efektive tio ludas la rolon de antauedzinigha seksa eduko.
La
aromaj tolaj mansaketoj estas destinitaj por forigi perverson. La
5-an de la kvina monato lau china luna kalendaro oni pendigas artemiziajn
foliojn kaj kalamon sur lintelo de la pordo, okazigas boatan konkurson
kaj manghas zongzi-on (pirad-forma manghajho farita el glua rizo
volvita en bambuaj folioj). Oni kutime faras aroman saketon kun
artemiziaj folioj kaj portas ghin tiutage. Komence oni faras tigron
el artemiziaj folioj au gluas tigron al artemiziaj folioj. Tio iom
post iom shanghighis en alispecajn metiartajhojn, kiaj brodajhoj
kaj farunaj modlajhoj. Tamen infanoj kaj virinoj shatas porti tolajn
saketojn tiutage kun figuro de tigro. Oni portas ilin antau sia
brusto por pliigi festan etoson.
Litkovriloj
kun bildoj de skorpio, serpento, skolopendro, geko kaj bufo estas
chiutaga bezonajho de infanoj. Ili estas faritaj el belkoloraj tolpecoj.
Rigardate suprajhe, ili impresas, ke multe da insektoj movighas
sur ghi. Oni faris ghin kun la deziro, ke la falsaj venenaj bestoj
povas forigi la verajn. Por fari tian litkovrilon oni devas havi
sufiche da pacienco, sed por evitigi sian infanon de atako de la
bestoj la patrino chiam preparas ghin en la kvina monato antau revivigho
de la bestoj. El tio oni scias, ke chiu artajho farita de chinaj
virinoj montras ilian sinceran amon al siaj infanoj.
Vilaghaj
metiartajhoj de chininoj
Farunaj
modlajhoj
Papertondajhoj
Brodajhoj
|