Li-nacio
sur Hainan-insulo estas pioniro de ekspluato de tiu fekunda tero.
Antaue la loko estis malmoderna pro la malalta nivelo de produktopovo,
kaj la trafiko, kulturo kaj komerco estis postighintaj. Tial ankau
ceramiko ne ricevis disvolvon kaj oni ankorau laboris per manoj,
kaj la fajencajhoj ne surhavis emajlon nek desegnon.
Li-nacianoj
ne havis fiksan bakujon. Ili bakis fajencajhojn subchiele. Nun malproksimaj
vilaghoj de Li-nacianoj ankorau konservas la primitivan kutimon
de subchiela bakado de fajencajhoj.
En
la loko de Li-nacio estas abunda bonkvalita kaolino kaj fajencajhoj
el tia kaolino estas rezistemaj kontrau korodo, acido alkalo kaj
alta temperaturo. La tradiciaj fajencajhoj de Li-nacio dividighas
en kategoriojn de fajencajhoj por konservado, kuirado kaj vinfarado.
Kaj lau formoj ili povas esti klasifikitaj kiel vazo, urno, poto,
krucho, pelvo, bovlo k.a. Inter ili la plej originala estas kuirilo.
Ghi altas 50 centimetrojn, largha che la bazo kaj mallargha che
la supro, simila al renversita funelo. Ghi estas uzata en nupto
kaj novjara festo por vaporumi rizajhon, mochion kaj vinon.
Farado
de tradiciaj fajencajhoj estas plenumata de virinoj. Unue ili elfosas
bonkvalitan kaolinon, sekigas, pulvorigas kaj kribras ghin kaj faras
ghin bulo. Poste oni faras el la bulo longajn striojn por formi
diversajn fajencajhojn de ghia bazo kaj iom post iom ghis la aperturo.
Post plurfoja formigado kaj polurado oni aldonas la randon de aperturo
kaj tenilojn.
La
formitajhoj bezonas kelktagan sunumadon. Poste oni elektas felichigan
daton por baki la formitajhojn sur vasta parcelo ekster la vilagho.
Bakado
dauras 3 horojn. Post bakado oni elprenas la fajencajhojn per longa
bambustango kaj aspergas sur ilin per suko de shelo de iu arbospeco.
Pro tio aperas sur la fajencajhoj brunaj makuloj formantaj primitivan
kaj naturan desegnon plenan de viveco kaj beleco.
Vestoj
de Li-naciaj virinoj
|