Vestoj
de Li-naciaj virinoj havas helajn kolorojn kaj enhavorichajn desegnojn.
Desegnoj de homaj figuroj estas plej ofte alprenataj, kaj la movoj
kaj figuroj de la homoj en geometriaj figuroj bildigas dancon, nuptan
ceremonion, produktadon, chasadon k.a. Krome en la desegnoj oni
povas vidi ankau animalojn, florojn, chiutagajn bezonajhojn kaj
produktajn instrumentojn, ekzemple abako, vekto, shlosilo, forko,
kombilo, falchilo kaj plugilo.
Vestoj
de malsamaj klanoj de Li-nacio havas malsamajn desegnojn kaj kolorojn.
Iuj portas senkoluman jaketon butonumitan meze antau la brusto,
kaj ornamaj desegnoj trovighas sur posho kaj talio. La jupo surhavas
brodajhojn el helkoloraj kaj malhelkoloraj fadenoj.
Aliaj
portas veston kun ornamaj desegnoj che ambau flankoj kaj manikoj
kaj la desegnoj de brodajhoj estas tute samaj ambauflanke de la
shtofo.
Triaj
portas longan kaj malkompaktan jupon kun largha punto che la malsupro,
sur kiu trovighas bildoj pri produktado, chasado kaj amuzado. Blanka,
flava kaj jujubrugha koloroj estas la plej shatataj.
Kapornamoj
de la virinoj de Li-nacio estas tre originalaj. Ili tre shatas ostajn
harpinglojn. La pingloj longas 20-25 cm. kaj larghas 2-3 cm. Che
la supro de la pingloj estas 1 au 2 gravuritaj profiloj de homo
kun alta pinta chapo. Che la mezo au malsupro de la pingloj estas
transversa rubandforma liniaro. La pingloj estas nigraj au blankaj,
sed pro la nuanco de la denseco de la geometriaj figuroj, la pingloj
estas nigraj, blankaj au grizaj.
Virinoj de Li-nacio preparas siajn dotojn jam de la
knabineco. Che edzinigho ili kunportas dekkelke da jupon de ili
mem teksitajn. Familianoj kaj najbaroj shatas tiujn knabinojn, kiuj
teksas pli multajn jupojn delikatajn.
|