La
nomitaj ludiloj havas chiu siajn proprajn trajtojn. La arto por
fari argilajn ludilojn heredighas generacio post generacio. La artajhoj
estas farataj kadre de familio, vilagho, subdistrikto kaj gubernio.
En Hebei-provinco estas kelkaj vilaghoj de argilaj homfiguroj au
ludiloj kaj grandan renomon ghuas la argilaj ludiloj de Yutian-gubernio
de la provinco.
La
modlitaj argilaj ludiloj de Yutian estas bele koloritaj. Lau la
formoj estas du specoj de argilaj ludiloj globaj kaj reliefaj. La
versimilaj argilaj pavoj, anasoj, kokoj, ranoj kaj aliaj bestetoj
estas plejparte kneditaj. La homfiguroj, kiaj simioregho Sun Wukong,
oficistoj, militistoj, talentuloj kaj knabinoj, estas plejparte
reliefaj, simple konturitaj kaj bele koloritaj. La homoj viglas
sur iom pufigita fono. La plej tipaj estas argilaj beboj, herooj
de popolaj rakontoj kaj roloj de teatroj. La argila ludilo "Knabo
sur unukornulo" simbolas felichon kaj bonauguron. "Porko
Bajie kun edzino sur la dorso", farita lau mita romano "Pilgrimado
al la Okcidento", romantike interesas la rigardantojn. La argilaj
"Ok Feoj" prezentas ok feojn kun malsamaj seksoj, aghoj,
mienoj kaj vestoj. Iuj argilaj ludiloj, kiujn shatas infanoj, havas
sur si fragmitan fajfilon kaj serene sonas je ekblovo.
Rilata materialo:
Metiartisto
Liu Guangtian
|