Li
estas ordinara kamparano. Liaj verkoj estis plurfoje prezentitaj
en tutlanda au provinca ekspozicio de popolaj metiartajhoj kaj iuj
el ili estis honoritaj per granda premio. Alilandaj turistoj achetas
liajn verkojn kiel memorajhojn.
En la
domo de Liu Guangtian amasighis argilaj formujoj. Iuj el ili estis
faritaj de lia patro Liu Junxiang. Lia avo Liu Kai transloghighis
de Shandong al Hebei kaj vivis tie de terkulturado. Li estis lerta
en farado de pentrajho kaj faris el argilo malgrandajn ludilojn
en postlaboraj horoj. En sia infanagho Liu Junxiang komencis fari
argilajn homfigurojn kaj post longa tempo ekhavis sian propran artan
stilon. Liaj argilaj homfiguroj estis multe shatataj de la kamparanoj.
Li estas konata kiel fama artisto de argilaj metiartajhoj en Hebei-provinco.
Komence
Liu Junxiang knedis argilajn homfigurojn kaj poste li faris ilin
per argila formujo. Por pretigi tiajn ludilojn necesas antau chio
fari el argilaj buloj maldikajn platojn kaj tranche fari ilin similaj
al modelo. Poste oni devas shuti pajlan cindron sur la parieton
de la formujo, enpremi la argilajn platojn en ghin kaj strikte shtopi
la fendon inter la du partoj de la formujo, kiam ili estas kunigitaj,
por ke ne vaporighu la akvo tenata en la platoj. Kiam la argilaj
platoj estas sorbintaj la akvon, oni devas malfermi la formujon.
Post sekigho de la argilajho oni ghin blankigas unue kaj poste alikolorigas.
Post tio oni faras desegnojn sur la argilajho kaj pentras la vizaghon
antau ol laki ghin per verniso. Jen estighas aminda ludilo.
Siatempe
la argilaj ludiloj de Yutian estis tre shatataj de la kamparanoj.
Multaj alilokaj komercistoj tie pogrande achetis argilajn ludilojn.
Yutian farighis hejmloko de argilaj ludiloj en norda Chinio kaj
multaj lernis de Liu Junxiang la arton. Li entuziasme instruis sian
metiarton ne nur al sia filo, sed ankau al samvilaghanoj. Iafoje
li donis formujon al samvilaghanoj, tial preskau chiuj familioj
de lia vilagho okupighis pri farado de argilaj ludiloj. Ankau en
la chirkauaj vilaghoj aperis tiaj metiistoj. En la komenco de la
50-aj jaroj la argilaj ludiloj de Yutian atingis sian kulminon de
la disvolvigho kaj donis chiam pli grandan influon. Tiam estis pli
ol 300 specoj da argilaj ludiloj kaj butikoj por vendi ilin staris
unu apud alia sur strato 0.5-kilometre longa. Komercistoj el Tianjin£¬Pekino
kaj nordorienta Chinio achetis tie centojn da miloj da argilaj ludiloj
chiujare.
Nun Liu Guangtian ne plu sin vivtenis per farado de la artajhoj£¬sed
en liberaj horoj li faras argilajn ludilojn por si mem au por amikoj.
Revenu
|