Enigmo interesa kaj malfacila

    Tri personoj Shi, Luo kaj Jiang estas hejtisto, bremsisto kaj lokomotivestro (ne lauvice) de trajno. En la trajno estas tri komercistoj, kies familiaj nomoj estas samaj kiel tiuj de la tri laboristoj, ili estas sinjoroj Shi, Luo kaj Jiang.

1. Sinjoro Luo loghas en Singapuro.
2. La bremsisto loghas en loko trovighanta duonvoje de Hongkong al Singapuro.
3. Sinjoro Jiang chiujare enspezas dudek mil usonajn dolarojn.
4. La enspezo de komercisto, kiu loghas plej proksime al la bremsisto, estas trioblo de la enspezo de la bremsisto.
5. Shi venkis la hejtiston en bilardo.
6. Komercisto, kies familia nomo estas sama kiel tiu de la bremsisto, loghas en Hongkong.
Respondu, kiu estas la lokomotivestro.

La solvo