|  
                  En 
              Nankino, chefurbo de Jiangsu-provinco che la malsupra parto de Yangzi-rivero, 
              estas mauzoleo de Zhu Yuanzhang, fondinto de Ming-dinastio (1368-1644). 
              Ghia chirkaumuro longas je 22.5 kilometroj. Ghia konstruado dauris 
              33 jarojn. En ghia regiono estas multaj pavilonoj, kioskoj kaj aliaj 
              konstruajhoj sin kashantaj en pinaroj.  
                 Por 
              atingi la mauzoleon, oni unue devas trapasi la Dechevalighan Pordon. 
              Tie staras la alta shtona pordo kun atentigo: "Chiuj dechevalighu 
              chi tie", char oni devis piediri ghis la mauzoleo por esprimi 
              respekton al la mortinto. De tie komencighas la Dia Vojo en longo 
              de 1100 metroj. La vojo zigzagas sur montodeklivo komplete konformighante 
              al la tero. La unua duono de la vojo etendighas oriente-okcidente 
              kaj ambauflanke estas shtonaj leonoj, kameloj, elefantoj kaj mitaj 
              bestoj. La dua duono etendighas sude-norde kaj ambauflanke staras 
              po paro da shtonaj kolonoj kaj po 2 paroj da militaj kaj civilaj 
              korteganoj. La delikate gravuritaj shtonaj statuoj estas majstrajhoj 
              inter la samspeculoj de Ming-dinastio.  
                 Antau 
              la tombo estas kvadrata turo kun po unu arka pordo en la kvar flankoj. 
              En la turo staras monumento kun gravurita teksto, kiun verkis imperiestro 
              Zhu Di por prikanti la meritojn de sia patro imperiestro Zhu Yuanzhang. 
               
                 Sur 
              la turo oni povas havi panoraman vidon al prospera arbaro. Oriente 
              de la turo estas mauzoleo de Sun Yatsen, sude - la Umeflora Monto, 
              okcidente - la Botanika Ghardeno Sun Yatsen kaj norde - tombo, kutime 
              nomata Trezora Urbo. Sur la tombo kreskas maljunaj arboj kaj sube 
              estas hipogeo por la cherkoj de imperiestro Zhu Yuanzhang kaj lia 
              edzino. La volba tombo estas chirkauita de dika kaj fortika muro 
              bazita sur grandaj shtonoj. Sur la suda muro estas gravuritaj ideogramoj 
              "Tombo de la Unua Imperiestro de Ming-dinastio". 
                  
              Xiaoling havas gravan lokon en la historio de arkitekturo de imperiestraj 
              mauzoleoj. Ghi heredis la principon "konstrui mauzoleon che 
              monto", sed la kvadrata tombo estis transformita en rondan, 
              kaj de tiam formulighis la skalo kaj formo de imperiestraj mauzoleoj, 
              ke la mauzoleo konsistas el kvadrata tomba turo kaj ronda chirkaumurigita 
              tombo, kaj la formulo estis observataj de la postaj imperiestroj. 
              Kvankam pasis jam centoj da jaroj, tamen la konstruajhoj de la mauzoleo 
              restis bonaj kaj pro tio ghi estis enskribita en la Liston de Mondaj 
              Heredajhoj.   
              
           |