La Dek Tri Mauzoleoj de Ming-dinastio

de XIN HUA

     En la nordokcidenta antauurbo de Pekino trovighas 13 mauzoleoj de imperiestroj de Ming-dinastio (1368-1644). Ili okupas 40 kvadratajn kilometrojn. Dum la pasintaj centoj da jaroj tiuj mauzoleoj suferis detruon de la naturo kaj homoj, sed iliaj chefaj konstruajhoj restas kompare kompletaj kaj iliaj hipogeoj nedifektitaj.

    En Ming-dinastio oni traktis mortintojn kiel vivantojn kredante, ke la animo de mortintoj daure vivos kiel vivantoj. Tial la 13 imperiestroj konstruis por si mauzoleon tiom luksan kiom ilia palaco. Oni rigore observis geomancion en elekto de sidejo de mauzoleo kaj projektado de la konstruajhoj, akcentante harmonian kunighon de la mauzoleoj kun la montoj, riveroj kaj flauro de la loko.

    Antau 2300 jaroj en Chinio jam aperis speciala regiono de reghaj mauzoleoj. En Tang-dinastio (618-960) aperis grupoj da imperiestraj mauzoleoj sendependaj kaj interligitaj. Kaj la Dek Tri Mauzoleoj de Ming-dinastio unuafoje montris la unuecon de imperiestraj mauzoleoj. Chiu mauzoleo havas siajn proprajn kultan halon, tomban turon kaj trezoran urbon (chirkaumurigita tombo), sed komunan Dian Vojon konstruitan por la unua mauzoleo Changling.

    Ghis nun nur unu el la hipogeoj de la 13 mauzoleoj estis malfermita. Ghi estis hipogeo de Dingling-mauzoleo. Oni prifosis ghin en 1956 kaj trovis ghin netushita. Oni ne trovis spuron de shtela prifoso al la aliaj hipogeoj. La shtona arkado, Rugha Pordego, Sankta Monumenta Kiosko, Shtonaj Korteganoj kaj Bestoj, Draka-Feniksa Pordo k.a. chefaj konstruajhoj portas la originan guston. Prosperas antikvaj pinoj kaj cipresoj en la mauzolea regiono. La areoj por tomboj de kromedzinoj kaj altrangaj eunukoj estis kulturataj kiel kampoj, sed la hipogeoj restis netushitaj. Sed la aliaj konstruajhoj sur la tero jam disfalis kaj restas nur shtonaj skulptajhoj.

    Inter la 13 mauzoleoj Changling estas la plej grandioza, kaj sole Dingling estas prifosita. Antaue la tuta mauzolea regiono estis chirkauita de muro. Changling estas mauzoleo de Zhu Di, la tria imperiestro de Ming-dinastio. La Kulta Halo estas ghia chefa konstruajho. Dingling estis prifosita en 1956-1958. Nun ghi estas muzeo de imperiestra mauzoleo. Ghi estas la 9-a inter la 13 mauzoleoj.

    La shtona arkado che la suda ekstremo de la Dia Vojo estis konstruita en 1540. La arkado el blanka marmoro larghas 28.86 metrojn kaj altas 14 metrojn. La sokloj de ghiaj fostoj estis gravuritaj je diversaj bestoj. Ghi estas la plej granda kaj plej malnova shtona arkado de Chinio.

Shtonaj statuoj:

    Ambauflanke de la Dia Vojo inter la Granda Monumenta Kiosko kaj Draka-Feniksa Pordo staras 24 shtonaj bestoj, inkluzive de leono, kamelo, elefanto, chevalo kaj aliaj mitaj bestoj, kaj 12 shtonaj civilaj kaj militaj korteganoj kaj merituloj. Chiu el ili estis farita el sola shtono en 1435, kiam oni riparis la mauzoleojn Changling kaj Xianling.

Draka-Feniksa Pordo:

    La nomita pordo sidas sur la Dia Vojo. Ghi havas 3 spanojn kaj estas ornamita per gravuritaj nuboflokoj kaj mitaj bestoj.

Yongling-mauzoleo:

    Sudoriente de Changling estas Yongling-mauzoleo de imperiestro Shizong kaj liaj edzino kaj du kromedzinoj. Malpli granda ol Changling, sed tre delikata, ghi konsistas el 3 kortoj kun 7 kultaj chambroj kaj 9 akcesoraj chambroj. Ghi estas la plej komplete konservita inter la 13 mauzoleoj. Ghiaj konstruajhoj estas ornamitaj per shtonaj gravurajhoj, majstrajhoj de Ming-dinastio.

Dingling-mauzoleo:

    Ghi, situanta sudokcidente de Changling-mauzoleo, estas tombo de imperiestro Zhu Yijun kaj liaj du edzinoj. La imperiestro decidis la sidejon de sia mauzoleo en 1583, kiam li venis kulti prapatrojn. La konstruado komencighis en la sekvanta jaro kaj dauris 6 jarojn laborigante 30 mil militistojn kaj metiistojn. Bedaurinde granda parto de la konstruajhoj estis detruita. Malantau la Tomba Turo estas tombo kaj hipogeo malfermita en majo de 1956. En ghi arkeologoj trovis grandan nombron da trezoroj. Malfermigho de la hipogeo liveris valorajn materialojn al esplorado pri la historio de Ming-dinastio.

Hipogeo:

    Ghi estas unika malfermita hipogeo, 27 metrojn sub la tombovolbo. La hipogeo areas 1195 kvadratajn metrojn. La shtona plafono de la hipogeo estas arka kaj la tuta hipogeo konsistas el altaj cheloj antaua, meza, malantaua, dekstra kaj maldekstra. La antaua kaj meza cheloj estas pavimitaj per tre fajnaj kvadrataj brikoj. En la dekstra kaj maldekstra cheloj estas bazamentoj el blanka marmoro por cherkoj. Ankau la bazamentoj estas pavimitaj per kvadrataj brikoj. Meze estas oblonga truo plenigita je flava argilo. La malantaua chelo estas la plej granda el la kvin cheloj. Meze de ghi estas bazamento por cherkoj de imperiestro Zhu Yijun kaj liaj du edzinoj. Chirkaue de la cherkoj estas rughe lakitaj kestoj plenaj de trezoroj entombigitaj kune kun la mortintoj.

    En 1957 la Dek Tri Mauzoleoj de Ming-dinastio estis difinitaj de la pekina registaro kiel unu el la protektataj antikvaj konstruajhoj. En 1961 la mauzolearo estis difinita kiel shtatnivela protektata historia restajho. En 1982 ghi estis difinita kiel unu el la 44 chefaj protektataj pitoreskejoj de Chinio. En julio de 2003 ghi estis enskribita de Unesko en la Liston de Mondaj Heredajhoj.