La Imperiestra Palaco

    La Imperiestra Palaco, alinome Malpermesita Urbo, situanta en la centro de Pekino, estis palaco de la dinastioj Ming kaj Qing (1368-1911). La konstruado de la palaco estis komencita en 1420. Dum la periodo de 1420 ghis 1911, kiam abdikis la lasta imperiestro en la china historio, 24 imperiestroj vivis en la palaco. Char la palaco estis konstruita el ligno kaj brikoj, ghi estis multfoje trafita de incendio kaj multfoje rekonstruita. Ghi havas pli ol 9 mil chambrojn kaj estas la plej granda antikva palaco en la mondo. Ghi dividighas en eksteran kaj internan partojn. La tuta palaco etendighas sur la suda-norda akso kaj ghia ekstera parto, nome la suda duon, konsistas el 3 grandaj haloj Taihe, Zhonghe kaj Baohe. Tie okazis grandaj ceremonioj, akceptoj de imperiestroj al fremdlandaj delegitoj kaj korteganoj. Taihe-halo, la plej alta konstruajho en Pekino en tiu tempo, altas 35.5 metrojn. Tie okazis ceremonioj de surtronigho, imperiestra edzigho, titolado de imperiestra edzino, ekzameno k.a. Krome tie okazis ankau bankedoj pro festoj kaj naskightago de la imperiestroj. La interna parto, nome la norda duono, konsistas el la kortoj Qianqing, Jiaotai kaj Kunning, kie vivis la imperiestroj kaj iliaj familianoj. La imponeco kaj majesteco de la palaco allogas torenton da vizitantoj, kiuj admiras kaj la arkitekturon de la palaco kaj la milionojn da antikvaj artajhoj en la periodo de 3 mil jaroj. En 1987 la palaco estis enskribita en la Liston de Mondaj Kulturaj Heredajhoj.