La Granda Muro

    La Granda Muro serpentumas de oriento al okcidento pli ol kvin mil kilometrojn. Ghi trairas montarojn, herbejojn kaj dezertojn.

    La konstruado de la muro estis komencita 5 jarcentojn antau la Kristnasko. Tiutempe granddukoj militis unu kontrau alia, kaj por sin defendi,ili konstruis murojn. Tiam en la nordo de Chinio estis regnoj Yan, Zhao kaj Wei, kiuj najbaris al la nomadismaj hunoj. Por defendi sin de atenco de la hunoj, la tri regnoj konstruis murojn. 3 jarcentojn antau la Kristnasko, suvereno Yinzheng de la regno Qin unuigis Chinion kaj interligis la murojn. La nuna aspekto de la Granda Muro estis fiksita en Ming-dinastio (1368-1644). La konstruado de la Granda Muro dauris 2 mil jarojn. La Granda Muro estis interpunktita per pasejoj, citadeloj, alarmaj turoj, fuortoj k.a. La partoj de la Granda Muro che Juyongguan-pasejo, Badaling, Mutianyu, Shanhaiguan-pasejo, Jiayuguan-pasejo, Jiumenkou, Jinshanling kaj Huangyaguan-pasejo estis bone riparitaj kaj malfermitaj al turistoj. En 1987 la Granda Muro estis enskribita en la Liston de Mondaj Kulturaj Heredajhoj.