La
Somera Palaco situas en la nordokcidenta antauurbo de Pekino kaj
distancas de la urbocentro 15 kilometrojn. La palaco areas 290 hektarojn.
En
Qing-dinastio (1644-1911) ghi estis somerumejo de imperiestraj familioj.
En 1750 ghi nomighis Qingyiyuan. En 1860 ghi estis forbruligita
de la Brita-Franca Alianca Armeo. En 1888 ghi estis riparita per
la mono asignita por konstruado de la china mararmeo.
La
palaco konsistas el palaca regiono, Wanshou-monto kaj Kunming-lago.
La konstruajhoj en la palaco havas entute 3 mil chambrojn. Chiu
grupo da konstruajhoj havas sian propran stilon de arkitekturo.
La palaco havas por sia fono la montojn Xishan kaj Yuquan, kio harmonie
fandis la artan ghardenistikon kun la natura pejzagho.
La
chefaj konstruajhoj en la palaco situas sur la deklivoj de Wanshou-monto.
En arbaroj kashighas lamaismaj konstruajhoj kaj pagodo el multkoloraj
glazuritaj brikoj. Sur la montodeklivo dislokighas multaj turoj,
pavilonoj, kioskoj, tegmentitaj koridoroj k.a. Sur la montosupro
oni povas havi belegan panoramon.
Sur
la norda bordo de Kunming-lago etendighas la Longa Koridoro de 728
metroj. En la koridoro estas pli ol 800 pentrajhoj pri la kultura
tradicio de Chinio.
La
Somera Palaco estas la kulmino de la ghardena arkitekturo kun historio
de miloj da jaroj. En 1998 la Somera Palaco estis enskribita en
la Liston de Mondaj Kulturaj Heredajhoj.
|