Taishan-monto

    Taishan-monto situas en la mezo de Shandong-provinco kaj ricevis la nomon antau 2000 jaroj. En l987 la pitoreskejo de Taishan-monto estis enlistigita de la Komisiono de Mondaj Heredajhoj de Unesko kiel monda kultura kaj natura heredajho.

    Taishan-monto estas unu el la montaj parkoj de Chinio kaj estas ankau natura muzeo de historio kaj arto. Sur la chefa turisma linio de la monto oni povas vidi pli ol 1800 shtonajn gravurajhojn. En la Milbudha Halo en Lingyan-templo estas 40 arhatoj de Song-dinastio, kiuj estas tre karakterizaj kaj plene montras la altan nivelon de skulpturo de la antikva Chinio.

    Taishan-monto areas 426 kvadratajn kilometrojn kaj la chefa pinto Yuhuangding altas 1545 metrojn. Chirkau ghi kontinuas cheno de 72 belaj montpintoj, sur kiuj oni povas vidi akvofalojn, maljunajn pinojn kaj ulmojn kaj diversformajn rokmurojn vekantajn imagon de homoj. La monto dividighas en 5 turismajn areojn. Du vojoj kondukas al la montpinto Yuhuangding. La distanco longas 9 kilometrojn kaj etendighas 6393 shtupoj. De la Pino-valo ghis la Suda Chiela Pordo estas vojo el l8 zigzagoj nomata Nuboskrapa Shtuparo. Ghi longas iom pli ol 1 kilometron kaj nombras 1594 shtupojn. La vertikala alto estas 400 metroj.