Mogao-shtonkavernaro

    Dunhuang-kavernaro situas 25 kilometrojn sudoriente de urbo Dunhuang de Gansu-provinco. Ghi inkluzivas Mogao-kavernaron, Okcidentan Milbudhan Kavernon kaj Yulin-kavernaron. Mogao-kavernaro estas nomata ankau Milbudha Kavernaro kaj estas reprezentanto de Dunhuang-kavernaro. La kavernaro situas sur la orienta rokmuro de Mingsha-monto. La kavernoj vicighas sur 5 etaghoj kaj la orienta kaj okcidenta ekstremoj de la kavernaro distancas 1600 metrojn inter si. La fosado de la kavernaro komencighis en la 366-a jaro. La ekzistantaj 492 kavernoj estis fositaj en 16 dinastioj. En la kavernoj estas freskoj en totala areo de 45 mil kvadrataj metroj, 2415 koloraj skulptitaj figuroj, 5 lignaj konstruajhoj de Tang-dinastio, pli ol 50 mil kulturaj pentrajhoj kaj aliaj kulturajhoj. En 1987 Dunhuang-kavernaro estis enlistigita de la Komisiono de Mondaj Heredajhoj de Unesko kiel monda kultura heredajho.

    Dunhuang-kavernaro estas sinteza kultura kaj arta trezorejo de konstruajhoj, pentrajhoj, skulptajhoj kaj aliaj historiaj restajhoj. La freskoj montras la scenojn de laborado kaj socia vivo, vestadon, antikvan arkitekturon, muzikon, dancon, akrobatikon kaj internacian kulturan reciprokadon. Ili estas valoraj figuraj materialoj por esploro pri la antikva socio de Chinio de la 4-a ghis la 14-a jarcento. La koloraj skulptajhoj de Dunhuang akcentas striktan kunlaboron de skulptado kun koloro. Skulptado restigis sufichan spacon por farbado kaj lasis plenumadon de fajnaj partoj al liniado kaj farbado. La uzado de koloroj akcentis harmonion kaj ne tute simiis naturan staton. La freskoj de Mogao-kavernaro de Dunhuang havas altan historian kaj artan valoron. Ili estis la plej altnivelaj en sia tempo kaj havis richajn temojn, kaj la figuroj havas decan skalon, bonan sanstaton kaj noblan aspekton.