Ruino de hejmloko de Pekin-homoj

    Ruino de hejmloko de Pekin-homoj situas sur Longgu-monto en Fangshan-distrikto de Pekino. Antau 80 jaroj arkeologoj prifosis la lokon kaj trovis kranion de simi-homo vivanta antau 600 mil jaroj kaj nomis lin Pekin-homo. Post tio oni foje kaj foje prifosis la lokon kaj trovis shtonajhojn kaj la postsignon de fajrouzo. Esplorado pri tiuj materialoj konstatis, ke pekin-homoj vivis tie antau 690 mil jaroj kaj estis klasifikitaj kiel pitekantropoj. Ili vivis en groto kaj vivtenis sin per chasado. Ili povis uzi kaj fari krudajn shtonajn instrumentojn kaj sciis kuiri manghajhojn sur fajro. La pekin-homoj vivis en paleolitiko.

    Tie oni trovis sume 6 kraniojn, 12 fragmentojn de kapostoj, 15 malsuprajn makzelojn, 157 dentojn kaj aliajn ostojn kun fendoj. Tiuj restajhoj apartenis al 40 individuoj de ambau seksoj kaj malsamaj aghoj. Oni trovis 100 mil materialojn por shtonaj instrumentoj, cindron post fajro-uzo, shtonojn post brulo kaj bruligitajn ostojn. Pekin-homoj kreis karakterizan paleolitikan kulturon, kio ludis gravan rolon en la disvolvigho de la paleolitika kulturo de Pekino.

    Shtonajhoj estis chefaj produktaj instrumentoj de pekinaj simi-homoj kaj estis la chefa reprezentanto de prahistoria kulturo. Tie oni trovis novtipan konusforman produktan instrumenton el shtono kaj ostajn instrumentojn faritajn kaj uzatajn de pekin-homoj. Ekzemple la bazo de cervokorno estis uzata kiel martelo kaj la pinto de cervokorno kiel fosilo. Fajro-uzo estis mejloshtono en la evoluo de la historio de la homa civilizacio. Trovo de pekin-homoj fruigis je centoj da miloj da jaroj la tempon de fajro-uzo. En iliaj grotoj oni trovis dikan tavolon da cindro kaj la plej granda dikeco estas 6 metroj. En la cindro trovighis bruligitaj ostoj, karbopecoj kaj branchoj. Turnigho de kruda manghajho al kuirita akcelis la evoluon de la kvalito de la korpo kaj la cerbo de la homaro. En tre malfacila natura medio ili kreis la brilan pekin-homan kulturon.

    En 1987 la Ruino de hejmloko de Pekin-homoj che Zhoukoudian estis enlistigita de la Komisiono de Mondaj Heredajhoj de Unesko kiel kultura heredajho.