Huangshan-monto
    Huangshan-monto situas en la urbo Huangshan en la sudo de Anhui-provinco. La monto etendighas 40 km. de sudo al nordo kaj 30 km. de oriento al okcidento. Ghi kovras areon de 1200 kvadrataj kilometroj. En la pitoreskejo estas multaj belegaj montpintoj, kaj 36 grandaj kaj 36 malgrandaj el ili estas tre famaj. La tri chefaj montpintoj Lianhua, Tiandu kaj Guangmingding altas pli 1800 metrojn super la marnivelo kaj 77 montpintoj altas pli ol 1000 metrojn suber la marnivelo.

    Huangshan estas natura zoo kaj botanika ghardeno, kaj la arbaroj kovras 56% de la loko, kaj flauro kovras 82.6%. Tie nature dislokighas 1452 specoj da originaj vegetaloj kaj 552 specoj da bestoj. Tie estas abundaj specoj da famaj floroj, antikvaj arboj, raraj birdoj kaj kuriozaj bestoj. La historiaj kaj kulturaj restajhoj de Huangshan-monto estas richaj. Oni nombras inter la famaj montoj kaj belaj akvoj pli ol 200 templojn, pavilonojn, montajn vojojn, antikvajn pontojn kaj rokmurajn skulptajhojn de diversaj dinastioj.

    Huangshan-monto ghuas la renomon pro la strangformaj pinoj kaj shtonoj, nuba maro kaj termofontoj. Huangshan-pinoj kreskas sur multaj rokmuroj kaj estas sendependa speco de pino. Ili radikighis sur krutaj rokmuroj manifestante obstinecon de la vivipovo. Tie kreskas dekoj da miloj da pinoj de pli ol 100 jaroj. Diversformaj shtonoj trovighas chie sur Huangshan-monto. Shtonoj grandaj similas al arbaro kaj la malgrandaj estis fajne prilaboritaj de la naturo. Pli ol 120 shtonoj estas tre famaj. La altaj montpintoj, la profundaj valoj, la densaj arbaroj kaj la abunda pluvo elfaras nuban maron mirakle shanghighantan. La termofontoj de Huangshan-monto estas klaraj kaj puraj, uzataj kaj por trinkado kaj por bano.

    En 1990 la pitoreskejo de Huangshan-monto estis enlistigita de la Komisiono de Mondaj Heredajhoj de Unesko kiel kultura kaj natura heredajho de la mondo.