Pitoreskejo
Wulingyuan situanta norde de la urbo Zhangjiajie de Hunan-provinco
inkludas la Arbaran Parkon de Zhangjiajie, la Rezervejon de Tianzishan
kaj la Rezervejon Suoxiyu kun totala areo de 369 kvadrataj kilometroj.
Antau
380 milionoj da jaroj tie estis maro. Multfojaj shanghighoj de la
terkrusto donis al la loko originalan aspekton, ke tie abundas montoj,
riveroj, pontoj, kavernoj kaj akvofaloj. La loko estas natura zoo,
botanika ghardeno kaj geologia parko.
En
la pitoreskejo vivas nacimalplimultanoj de Tughja, Mjau, kaj Baj.
Turistoj povas gasti en la hejmoj de nacimalplimultanoj por sperti
ilian festotagon, rigardi bovobatalon au kanti kaj danci kune kun
ili.
Arbara
Parko de Zhangjiajie
La
rezervejo, kiu areas 130 kvadratajn kilometrojn, estas la unua arbara
parko de Chinio.
En
la loko estas multaj strangformaj shtonoj kun admirinda natura beleco.
Tie abundas fontoj, kiuj kunfluas formante multajn riverojn kaj
akvofalojn.
97.7%
de la areo de la parko estas kovritaj de flauro el primitivaj arbaroj,
en kiuj kreskas tre raraj arboj, floroj kaj drogvegetaloj. Tie oni
nombras 517 specojn de 93 familioj de lignecaj vegetaloj. En la
grandarea primitiva sekundara arbaro kreskas tre raraj arboj, kiel
gingo, kaj viglas raraj bestoj, kiel zibeto.
Rezervejo
Suoxiyu
La
loko estas fama pro belaj montoj, riveroj kaj kavernoj. Suoxiyu-rivero
trafluas la rezervejon de okcidente orienten. Tie estas geomorfologio
de multstratuma kvarca shtona arbaro. La malsupra stratumo estas
flav-verda au malhelverda, kaj la supra stratumo estas purpura au
griza. Sur la rokoj de la montoj estas multaj vertikalaj fendoj,
kiuj formas profundajn valojn. La plej granda kaverno en la rezervejo
estas Huanglongdong. Ghi estas profunda kaj havas 4 stratumojn.
En la kaverno estas subtera akvorezervejo, rivero, akvofalo kaj
grandaj haloj kun diversformaj stalagmitoj kaj stalaktitoj.
Rezervejo
Tianzishan
En
la rezervejo Tianzishan estas multaj apikaj montoj, el kiuj la chefa
pinto altas 1256 metrojn. Sur la montpinto oni povas vidi la tutan
areon de la rezervejo. La rezervejo ghuas renomon pro la nubaro,
nebulo, krepusko, luna nokto kaj negho. Nubaro kaj nebulo ondighas
kiel maro, dum la monto en matenrugho aspektas kiel bunta olepentrajho.
|