La
Someruma Montvilao en Chengde estas la plej granda imperiestra ghardeno
de Qing-dinastio, kun areo de 5.64 milionoj da kvadrataj metroj.
Ghia konstruado komencighis en la komenco de la 18-a jarcento kaj
dauris 89 jarojn. Tie estas 124 grupoj da konstruajhoj, inter kiuj
72 estis titolitaj de imperiestroj. Tiuj konstruajhoj kovras 100
mil kvadratajn metrojn.
La
arkitekturo de la konstruajhoj en la vilao portas sudan delikatecon
kaj nordan grandiozecon. La vilao dividighas en 4 regionojn de palaco,
lago, monto kaj ebenajho. La imperiestroj loghis en la palacoj.
La domoj estis konstruitaj el grizaj brikoj kaj senglazuraj tegoloj.
La simpleco de la konstruajhoj de la vilao akre kontrastas kun la
imperiestra palaco en Pekino. La lago en la vilao areas 33 hektarojn,
kun insuletoj kaj digoj, montrante delikatan charmecon de la pejzagho
de la suda Chinio. La ebenajho estis tapishita de herbejo. En la
oriento de la vilao kreskas altegaj multjaraj arboj. La plej alta
monto altas 510 metrojn super la marnivelo. Mallarghaj vojetoj interligas
pli ol 40 pavilonojn, kioskojn, templojn kaj loghejojn en la vilao.
La
8 Eksteraj Temploj
Sur
la montoj oriente kaj norde de la Someruma Montvilao sidas 12 imponaj
temploj. Ili estis konstruitaj dum la periodo 1713-1780. Tiam 8
el ili estis submetitaj al la administrado de la registaro kaj registritaj
che la administrejo de lamaoj en Pekino. Krome ili havis sian konstantan
delegiton en Pekino. La temploj situis ekster la grava pasejo Gubei,
tial la temploj estis nomataj 8 Eksteraj Temploj.
La
temploj estis konstruitaj respektive en hana, tibeta kaj han-tibeta
stiloj. La konstruajhoj, ghardenoj kaj granda nombro da steleoj,
gravurajhoj, freskoj kaj liturgiaj ilaroj estas tre valoraj por
esplori la historion, kulturon, religion, ghardenan arkitekturon
de Qing-dinastio.
Nun
7 el la 12 temploj restas nedifektitaj. Puning-templo estas han-tibet-stila.
En ghia chefa halo estas budhostatuo kun mil brakoj kaj mil okuloj.
La statuo altas 22.28 metrojn. La talimezuro estas 15 metroj. La
statuo estis farita el 120 kubmetroj da ligno kaj pezas 110 tunojn.
Ghi estas la plej granda ligna budhostatuo ore lakita.
Pule-templo
estis konstruita en 1766, en tibeta stilo. Ghia chefa konstruajho
havas ombrelforman tegmenton kun pluraj aleroj, similan al la tegmento
de la konusforma kultejo Qiniandian en la Chiela Altaro en Pekino.
Ghia kasono estis ornamita per delikate gravuritaj distrighantaj
drakoj kaj feniksoj.
Putuozongcheng-templo
estas la plej granda el tiuj temploj. Ghi estis konstruita en 1767
lau la formo de Potala-palaco en Tibeto. En la templo estas pli
ol 60 konstruajhoj sur montodeklivo. La chefa konstruajho altas
43 metrojn. La halo estis tegmentita per ore tegitaj bronzaj tegoloj
similaj al skvamaro de fishoj.
|