Konfuceaj templo, tombejo kaj domo en Qufu

    Qufu estas fama kultura urbo situanta en la sudoriento de Shandong-provinco. Ghi estis chefurbo de Lu-regno en Zhou-dinastio (1120-221 a.K.) kaj naskighloko de granda pensulo kaj edukisto Konfuceo (551-479 a.K.).

Konfucea Templo

    Konfucea Templo estas kultejo por Konfuceo ekkonstruita 478 jarojn a.K. La nunaj konstruajhoj de la templo estis rekonstruitaj en Ming- kaj Qing-dinastioj (1368-1911). La spaco de la templo longas 1120 metrojn de nordo al sudo kaj larghas 200 metrojn de oriento al okcidento. La templo konstruita imite al la imperiestra palaco havas 9 kortojn kun simetriaj konstruajhoj sur la suda-norda akso. La templo nombras 466 chambrojn kaj 54 arkadojn.

    La unua pordo de la templo estas Lingxing-pordo. Laudire prauloj kultis la stelon Lingxing antau ol kulti la chielon. Instalo de Lingxing-pordo signifas, ke oni devas kulti Konfuceon kiel la chielon. La dua pordo nomighas Shengshi, simila al urbopordo kun turo tegmentita per verde glazuritaj tegoloj. Antau la pordo staras blankmarmora arkado kun surskribo prikantanta la virtojn de Konfuceo.

    En la templo estas turo nomata Kuiwen el ligna charpentajho. La turo altas 23.35 metrojn kaj servas kiel duetagha librotenejo.

    En korto estas 13 kioskoj por memorigaj steleoj, sur kiuj oni gravuris dekretojn de imperiestroj okaze de kultado al Konfuceo kaj rekostruado de la templo. En tiuj kioskoj eksponighas 53 kolosaj steloj, kaj la plej granda el ili pezas 35 tunojn kun la soklo de 30 tunoj.

    Antau la chefa halo Dacheng estas Ginka Altaro, kie Konfuceo donis lecionojn. Dacheng-halo estas la chefa konstruajho de la templo. Ghi longas 54 metrojn, altas 32 metrojn kaj profundas 34 metrojn. La tegmento havas du alerojn kaj 9 angulojn. Ghi kaj Taihe-halo en la Imperiestra Palaco en Pekino kaj Tiankuang-halo en la Templo de Dia Monto Taishan estas tri plej grandaj haloj en Chinio. En la portiko de la halo staras 10 shtonaj kolonoj altreliefe skulptitaj je flugantaj drakoj en nuboflokoj. Dum multaj dinastioj imperiestroj okazigis en la halo kultadon al Konfuceo.

Konfucea Domo

    Konfucea Domo estis oficejo kaj loghejo de la posteuloj de Konfuceo. Centojn da jaroj post la forpaso de Konfuceo, la regantoj komencis adori Konfuceon kaj favori liajn posteulojn. En Song-dinastio (960-1279) la kortego konstruis por Konfucea familio novan domon kaj titolis Konfuceon Duko-Sanktulo. En la postaj dinastioj la domo estis plurfoje plivastigita kaj la nuna domo areas 16 hektarojn, kun 463 chambroj en 9 kortoj sur tri aksoj.

    La kortoj sur la orienta akso estis familia templo de la Konfucea familio. Tiuj sur la okcidenta akso estis loko por lernado de Duko-Sanktuloj (la titolo Duko-Sanktulo estis heredata). Tiuj sur la meza akso estis dividitaj en du partojn. La antaua parto estis oficejo de Duko-Sanktuloj kaj la posta parto estis loghejo de la familio. Kaj malantaue estas ghardeno. Oni povas diri, ke la Konfucea Domo estas la plej granda bieno de terposedanto kaj ankau klasika konstruajhogrupo el oficejo, familia templo kaj loghejo.

Konfucea Tombejo

    Konfucea Tombejo formighis jam antau 2400 jaroj. Komence la tombo de Konfuceo areis nur 1 hektaron. Poste imperiestroj senchese donacis feudon al la posteuloj de Konfuceo kaj la tombejo farighis pli kaj pli vasta. La chirkaumuro de la tombejo longas 7 kilometrojn. En la tombejo kreskas pli ol 100 mil arboj kaj 20 mil el ili aghas centojn da jaroj. En la tombejo dislokighas sennombraj tomboj kaj tomboshtonoj. Ambauflanke de la tombo de Konfuceo estas la tomboj de liaj filo Kong Li kaj nepo Kong Ji.