Potala-palaco
situas en la nordokcidento de Lhasa, chefurbo de la Tibeta Autonoma
Regiono. La palaco el 13 etaghoj estis konstruita sur montodeklivo.
La chefa parto de la palaco altas 117 metrojn kaj larghas 370 metrojn.
Ghi estas palaco sur plej granda alteco de la mondo kaj plej granda
palaca arkitekturajho.
La
palaco estis travintrejo de Dalai-lamaoj de la pasintaj generacioj
kaj centro de la politika-religia regado de Tibeto. De la tempo
de la Kvina Dalai-lamao chiuj gravaj religiaj kaj plitikaj ceremonioj
estis okazigitaj en la palaco. Krome tie konservighas oraj stupaoj
por relikvoj de la forpasintaj Dalai-lamaoj.
En
la 7-a jarcento reganto de Tibeto Sun zamkampo komencis la konstruadon
de la palaco. Antaue la palaco havis 999 chambrojn kaj 1 memkulturan
chelon. La palaco serioze detruita de fulmo kaj milito estis plurfoje
riparita kaj plivastigita. En la 17-a jarcento la palaco estis kompletigita.
En 1936, kiam la halo por relikva stupao de la 13-a Dalai-lamao
estis konstruita, la skalo de la palaco estis fiksita.
La
palaco konsistas el du partoj, nome la Blanka Palaco kaj Rugha Palaco.
La
Blanka Palaco estis travintrejo de Dalai-lamao kaj ankau la oficejo
de la registaro de Tibeto. La palaco estas 7-etagha. En ghia 4-a
etagho estas granda halo kun areo de 717 kvadrataj metroj. Tie oni
okazigis gravajn politikajn kaj religiajn ceremoniojn, ekzemple
titolado kaj komenco de regado de Dalai-lamaoj. En la 7-a etagho
estas du apartamentoj por travintrado de Dalai-lamaoj, kiujn oni
nomas Orienta Sunluma Halo kaj Okcidenta Sunluma Halo pro tio, ke
la haloj estas sunlumigataj longtempe en la tago.
En
la Rugha Palaco estas 8 haloj por relikvaj stupaoj de Dalai-lamaoj
kaj budhaj haloj. La plej granda el la relikvaj stupaoj estas tiu
de la 5-a Dalai-lamao, ke ghi altas 12.6 metrojn. La stupao estas
tegita per 3721 kg. da pura oro kaj inkrustita per pli ol dek mil
gemoj kaj perloj. La muroj de la halo estas plenaj de freskoj, kaj
la plej fama estas la fresko pri la vizito de la 5-a Dalai-lamo
al imperiestro Shunzhi de Qing-dinastio. Supre de la trono de Dalai-lamao
pendas ligna tabulo kun skriboj de imperiestro Qianlong.
La
halo por la relikva stupao de la 13-a Dalai-lamao estas la plej
malfrua konstruajho en Potala-palaco. La stupao en alto de 12.97
metroj estas tegita per pura oro kun pli ol dek mil gemoj kaj perloj.
En la halo estas liturgiaj ilaroj kaj necesajhoj por kultado. Antau
la statuo de la 13-a Dalai-lamao Tudeng Jiacuo estas pagodo el 200
mil perloj. Sur la muroj de la 3-a etagho estas freskoj pri lia
vivo.
En
Potala-palaco estas nemultaj postrestajhoj de Tubo-regno, inter
kiuj Fawangdong, mallargha kaj malnova halo, enhavas statuojn de
Sunzamkampo kaj lia edzino princino Wencheng, adoptita filino de
imperiestro de Tang-dinastio.
En
la lastaj 300 jaroj Potala-palaco kolektis kaj konservis grandan
nombron da historiaj restajhoj. Inter tiuj trezoroj estas fresko
kun areo de 2500 kvadrataj metroj, chirkau mil budhaj stupaoj, pli
ol 10 mil statuoj (inter ili estas 11 avalokiteshvaraj statuoj faritaj
de la 13-a Dalai-lamao el dek mil taeloj da arghento), pli ol 10
mil Tangka (rulpentrajhoj), sutroj, oraj dokumentoj donacitaj de
imperiestroj de Ming- kaj Qing-dinastioj por konfirmo de titolo
de Dalai-lamaoj, oraj kaj jadaj sigeliloj kaj granda nombro da orajhoj,
arghentajhoj, porcelanajhoj, emajlajhoj, klozoneoj, brokatoj kaj
metiartajhoj.
|