Pitoreskejo
Huanglong situas en Songpan-gubernio de Sichuan-provinco.
La
pitoreskejo havas areon de 700 kvadrataj kilometroj. La karakterizajho
de la pitoreskejo estas kalkigho de la terkrusto. La buntaj kalkaj
basenoj kaj malprofundajhoj, la neghaj montoj, valoj, akvofaloj,
lagoj kaj arbaroj formis misterajn bildojn.
La
plej vidinta loko de la pitoreskejo situas sub la chefpinto de la
negha monto Minshan. Tio estas baseno longa je 3600 metroj kaj largha
je 30-170 metroj kaj ghia absoluta alteco estas 3160-3574 metroj.
La fundo de la baseno estas kovita de dika tavolo da helflava kalko.
En sunlumo ghi aspektas kiel orflava drako serpentumanta en vasta
arbaro. Jen oni nomas la lokon Huanglong, char en la china lingvo
Huanglong signifas flavan drakon.
En
la valo chie oni povas vidi kalkajn basenojn, kalkajn malprofundajhojn,
kalkajn akvofalojn, kalkajn grotojn, kalkajn digojn k.s. La plej
belaj inter ili estas 3400 buntaj kalkaj lagetoj. Ili similas au
al jada plato, au al spegulo, au al smeralda peco, au al multkolora
telero.
|