Jiuzhaigou
situas 400 kilometrojn norde de Chengdu, la chefurbo de Sichuan-provinco.
La pitoreskejo areas 60 mil hektarojn kaj dividighas en 6 partojn,
nome Changhai, Jianyan, Nuorilang, Shuzheng, Zharu kaj Heihai.
Jiuzhaigou
estas natura kaj primitiva pitoreskejo honorata kiel "paradizo
en la homa mondo". La montoj en Jiuzhaigou altas 1980-3100
metrojn kaj estas kovritaj de richa kaj perfekta flauro el pinglofoliaj
kaj larghfoliaj arboj kaj diversaj floroj. La loko havas tre diversajn
aspektojn en la kvar sezonoj. En autuno la loko farighas multkolora
pro la kontinuo da arbaroj en diversaj koloroj. La loko shuldas
sian belecon al lagoj, fontoj, riveroj kaj malprofundajhoj. Laute
au mallaute kantas akvofaloj de diversaj altecoj. La klaraj lagetoj
grandaj kaj malgrandaj spegulas la enrigardantajn rughajn florojn,
verdajn arbojn, neghajn montojn kaj lazuran chielon. Inter arboj
fluas akvo kaj meze en la akvo elstaras arboj kaj floroj.
Pitoreskejo
Shuzheng areas 3 kvadratajn kilometrojn kaj estas miniaturo de la
pejzagho de Jiuzhaigou. Pli ol 40 basenoj kontinuas 5 kilometrojn.
La basenoj estas kristale klaraj. Pro malsameco de la profundecoj,
sedimentoj kaj pejzaghoj che la bordo, chiuj basenoj havas sian
propran karakteron.
Pitoreskejo
Nuorilang areas 3 kvadratajn kilometrojn. Tie la akvofalo larghas
320 metrojn kaj altas 20 metrojn. Ghi estas la plej largha akvofalo
en Chinio kaj estas prenata kiel simbolo de Jiuzhaigou. Jinghai-lago
estas kvieta kiel spegulo reflektante la enrigardantajn arbojn.
Alia akvofalo Zhenzhutan larghas 310 metrojn kaj estas la plej forta
akvofalo en Jiuzhaigou. Wuhua-lago havas kolorrichan fundon belan
kiel pavo.
En
pitoreskejo Jianyan kun areo de 1 kvadrata kilometro estas Cigna
Lago, Spada Montpinto, negha monto kaj primitiva arbaro. Estas shanco
renkonti pandon. Zechawa-valo longas 17.8 kilometrojn, plej longa
kaj plej profunda en Jiuzhaigou. Che la fino de la valo estas Changhai-lago
kun longo de 8 kilometroj, plej granda lago en Jiuzhaigou. En vintro
glacio sur la lago dikas 60 centimetrojn. La plej bela lago de Jiuzhaigou
sin kashas profunde en densa arbaro, sed plej bela.
En
1992 Jiuzhaigou estis enlistigita de Unesko kiel monda natura heredajho.
|